Antenoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Antenoro (helene Αντήνορας, latine Antenor) estis en la helena mitologio konata kiel konsilisto de la reĝo de Trojo.

Li estis grandsinjoro kaj nobelo, majesta trojano, kiu estimis rajton kaj justecon. Li strebis konservi ilin ankaŭ en malfacila tempo, kiam reĝido Pariso forrabis Helenon, edzinon de sparta reĝo Menelao. Grekoj pro deziro de Menelao volis tiun ĉi ofendon repagi per milito kontraŭ Trojo. Sed la reĝo Agamemno volis ankoraŭfoje la aferon interkonsenti en paco kaj sendis en Trojon parlamentariojn, itakan reĝon Odiseon kaj Menelaon. Ili petis pri reveno de Helena kaj pri damaĝkompensaĵo. Nek Pariso, nek la ceteraj trojanoj tiun ĉi proponon akceptis

En tiu ĉi afero tre forte angaĝiĝis Antenoro kaj impete postulis de trojanoj, ke ili la petojn de grekoj plenumu, kaj tiel forigu minacon de granda detrua milito. Estis ankaŭ li, kiu ĉe si loĝigis la grekajn parlamentariojn.

Sed ĉiuj liaj penoj estis vanaj, lia saĝa insistado restis neaŭdita. Tiel komenciĝis la troja milito, kiu daŭris dek jarojn, kaj ĉe ĝia fino estis totala detruo de la fiera urbo Trojo. Tiam, estante tro maljuna pro batali, li, kun aliaj maljunujoj, rigardis la batalojn ekde la Pordoj Skeoj.

La latina historiisto Tito Livio rakontis[1] ke Antenoro, elektita estro de Venetoj[2], kies reĝo Pulemeneso (Πυλαιμένης) estis mortinta dum la defendado de Trojo, kondukis tiuj anoj el nordo regiono en Malgrandazio al Norda Italio kaj fondis la urbon Padovon.

Laŭ aliaj verkistoj, Antenoro perfidis Trojon.

En la kanto XXXII de Infero en la Dia Komedio de Dante, Antenora (itale) estas unu de la infera ejoj, kie estas punataj la perfidintoj de illia patrolando. La loko nomiĝis laŭ Antenoro, ĉar laŭ la mitologio, li perfide havigis al grekoj la lignan sanktan statuon Paladiomo (Παλλάδιον) de trojo, tio kio kondukis al la malvenko de trojanoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Ab Urbe Condita» (eo : Ekde la fondaĵo de Urbo), Libro 1 [1], france latine, Vikifonto : angle, france, latine
  2. (greke ἐνετοί [henetOJ], latine veneti)