Anteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antaio batalas kontraŭ Heraklo, proksimume en la jaroj 515-510 a.K.

Antaio (helene Ανταίος, latine Antaeus) estis en la helena mitologio filo de la mara dio Pozidono kaj diino de la tero Gajo.

Li estis Giganto, kiu setlis (kaj verŝajne ankaŭ regis) en Libio kaj ĉiun eksterlandanon, kiu proksimiĝis al lia groto devigis al lukto. Li ĉiam venkis kaj la malvenkinton senkompate mortigis. Oni diradis pri li, ke li en sia groto manĝas leonan viandon kaj dormas sur nuda tero, por ke li ankoraŭ pligrandigu sian grandegan forton. Kraniojn de siaj viktimoj li kolektis sur tegmento de Pozidona templo.

Andrea Mantegna (1431-1506) Herkulo kaj Antaio

Sian subiganton li trovis nur en la heroo Heraklo, kiu venis en Libion ĉe plenumado de sia dekunua tasko, dumvoje por oraj pomoj en ĝardenon de Hesperidinoj kiujn li portu al la reĝo Eŭristeo en Mikenon. Ambaŭ fortuloj kontraŭ si batalis, ĝis Heraklo ekkomprenis de kie la Giganto prenas sian forton. Li nome ekrigardis, ke kiam Antaio perdas la fortojn, li alpremas sin al la patrino tero kaj tuj liaj fortoj revenas. Pro tio Heraklo suprenigis lin alten, por ke li ne povu tuŝi la teron. Kiam la Giganto perdis sian tutan forton, Heraklo sufokis lin.