Antero (papo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antero
19-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo ???
Pontifiko de 21-an de novembro 235
ĝis ĉ. 3-a de januaro 236
Antaŭulo Pontiano
Sekvanto Fabiano
Persona informo
Naskiĝo
en Grekio
Morto ĉ. 3-a de januaro 236
en Romo, Italio
Tombo katakombo de Kaliksto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Papo Sankta Antero estis papo de la21-an de novembro235 ĝis 3-a de januaro 236, kaj sukcedis Pontianon, kiu estis deportita de Romo kun la kontraŭpapo Hipolito al Sardio.

Antero estis la filo de Romulo, naskita en Petilia Policastro. Li estis papo dum nur unu monato kaj dek tagoj, kaj supozeble estis de greka origino, sed la nomo povis indiki ke li estis liberigita sklavo. Li kreis episkopejon por la urbo de Fondi.

Martireco

Kelkaj akademiuloj kredas ke li estis martirigita, ĉar li ordonis pli grandan severecon en la esplorado pri la agoj de la martiroj precize kolektitaj de la notarioj nomumitaj de sankta Klemento. Aliaj akademiuloj pridubas tion kaj kredas ke pli verŝajne li mortis en sendramaj cirkonstancoj dum la persekutadoj fare de la imperiestro Maximinus Thrax.

Tombo

Li estis entombigita en la papa kripto de la katakombo de Kaliksto ĉe la Via Appia en Romo. La loko de lia tomboĉambro estis malkovrita de De Rossi en 1854, kun kelkaj elĉerpitaj restoj de la greka tomba surskribo gravuritaj sur la mallarĝa longforma slabo kiu fermis lian tombon kaj nur la greka esprimo por episkopo estas legebla.

Liaj cindroj estis portitaj al la preĝejo de Sankta Silvestro en la Marsa Kampo kaj estis malkovritaj la 17-an de novembro 1595 kiam papo Klemento la 8-a rekonstruis tiun preĝejon.