Antero de Quental

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antero de Quental

Antero Tarquínio de QUENTAL naskiĝis en Ponta Delgada, en la 18-a de aprilo de 1842 kaj mortis en la 11-a de septembro de 1891, li estis verkisto, politikisko kaj poeto de Portugalio.

Antero de Quental heredis en 1873 grandan sumon, kio permesis al li vivi senlabore dum granda parto de sia vivo ĝis sia morto.

En julio 1855 li komencis studi en Koimbro, en 1864 diplomitiĝis pri juro.

En 1865 li partoprenis en literatura kverelo nomata Questão Coimbrã, en kiu li humiligis sian eks-profesoron António Feliciano de Castilho, tiam rigardata kiel la plej grava portugala verkisto viva de Portugalio. Castilho kritikis la verkon Odes Modernas de Quental, kritiko kiun li respondis per libreto Bom senso e bom gosto, per kiu li kontraŭbatalis Romantismon kaj defendis Realismon en literaturo.

Quental ankaŭ estis konfondanto de Partido Socialista Português (Portugala Socialisma Partio), kaj defendis poezion kiel "voĉon de revolucio". En 1866 ĝi translokiĝis al Lisbono, kie li laboris kiel tipografo, profesio kiun li ankaŭ praktikis en Parizo dum januaro kaj februaro 1867, ne por monbezono, sed por ideologio. En 1868 li revenis al Lisbono, kie li kreis la litaraturan asocion Cenáculo kune kun Eça de Queirós kaj Ramalho Ortigão. En 1874 li malsaniĝis pro deprimiĝo kaj sinmortigis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sonetos de Antero, 1861,
  • Raios de extinta luz
  • Primaveras românticas, 1872
  • Odes modernas, 1865
  • Sonetos, 1886.
  • Prosas

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]