Anthony Leggett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Legget (2007)

Anthony James LEGGETT [ANToni ĝejmz LEGit] (n. la 26-an de marto 1938) estas brita/usona fizikisto. En 2003 li partigis kune kun Aleksej Abrikosov kaj Vitalij Ginzburg la Nobel-premion pri fiziko, pro iliaj kontribuoj al la teorio de superkondukantoj kaj superfluidoj.

Leggett naskiĝis en Camberwell, suda Londono en 1938. Ĉe la Universitato de Oksfordo li bakalaŭriĝis en Literae Humaniores (klasikoj) (Balliol College 1959), en fiziko (Merton College 1961) kaj doktoriĝis en teoria fiziko (Magdalen College 1964).

Li laboris ĉe Magdalen College, la universitato de Ilinojo, la universitato de Sussex kaj ekde 1983 ĝis nun li estas John D. and Catherine T. Macarthur profesoro de fiziko ĉe la universitato de Ilinojo.

Leggett havas duoblan usonan kaj britan civitanecon.

Eksteraj ligiloj

greke http://leggett.sytes.net greke Nobelpremio retpaĝaro (angle) greke UIUC retpaĝo (angle) greke Anthony J. Leggett – Membiografio (angle)