Anthoscopus

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Anthoscopus
Karola saknestulo
Karola saknestulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Remizedoj Remizidae
Genro: Anthoscopus
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Anthoscopus estas genro de birdoj de la familio de Remizedojsaknestuloj. La genro estas limigita al sub-sahara Afriko, kie ĝi teritorias el Sahelo al Sudafriko. Malkiel multaj el la eŭraziaj saknestuloj tiuj specioj ne estas ĝenerale migrantaj, anstataŭe ili restas ĉe siaj reproduktaj areoj la tutan jaron. Ampleksa gamon de habitatoj okupas la ses specioj, el dezertoj al arbaroj kaj pluvarbaroj. La saknestuloj Anthoscopus nestumas en prilaboritaj teksitaj nestoj kun falsaj enirejoj sub la vera enirejo; tiuj kondujas al falsa ĉambro. La veran nestoĉambron atingas la patro malferminte kaŝitan pordeton, enirinte kaj poste lasinte fermita la pordeton, kies du flankoj gluiĝas per memgluaj araneretoj. Tiuj falsaj enirejoj estas uzataj por konfuzigi eventualajn predantojn kaj protekti la ovojn kaj idojn.[1]

La genro enhavas la jenajn speciojn:

[redakti] Referencoj

  1. Steve Madge, Josep del Hoyo, Andrew Elliott kaj David Christie eldonistoj, Family Remizidae (Penduline-tits), Handbook of the Birds of the World. Volumo 13, Penduline-tits to Shrikes, 2008, paĝoj 52-75, Barcelono, Lynx Edicions, isbn = 978-84-96553-45-3
Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj