Antigona (Sofoklo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Por la samnoma franca dramo far Jean Anouilh, vidu artikolon Antigona.
Dosiero:Antigone image.jpg
Antigona (greke: Ἀντιγόνη) estas tragedio verkita tuj antaŭ aŭ en 441 a.K.[1] far Sofoklo. Ĝi estas ĥronologie la tria el la tri tebaj dramoj, sed estis la unua verkita.

Personoj[redakti | redakti fonton]

  • Antigona, filino de Edipo
  • Ismena, ŝia fratino
  • Kreono, reĝo de Tebo
  • Eŭridiko, lia edzino
  • Hajmono, filo de ambaŭ
  • Teresiaso, blinda viziulo
  • Mesaĝistoj
  • La plejaĝuloj de Tebo (ĥoro)

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Persekutite, Edipo abdikas la tronon de Tebo donante ĝin al siaj du filoj, Eteoklo kaj Poliniko, kiuj devos alterne regadi laŭvice. Eteoklo regas la unua, sed la du fariĝas malamikoj kiam Eteoklo rifuzas cedi la tronon, kaj Poliniko iĝas ekzilita. Li revenas ataki en la kampanjo Sep kontraŭ Tebo. Ĉe la komenco de la dramo, ambaŭ fratoj estas jam mortaj, ĉiu verŝajne mortigita de la alia. La nuna registo, Kreono, faris dekreton: Ĉar Poliniko batalis kontraŭ Tebo, oni lin ne enterigu. Dume, Eteoklo estas enterigota kun plenaj militistaj honoroj.

Antigona, la filino de Edipo kaj fratino de la mortintaj fratoj, kredas ke tiu proklamo kontraŭas la volon de la dioj (kion ŝi priskrbas kiel …la neskribitajn kaj nemalsukcesantajn leĝojn de la ĉielo. Ĉar ilia vivo ne estas de hodiaŭ nek hieraŭ, sed de ĉia tempo, kaj neniu homo scias kiam ili por la unua fojo promulgiĝis.) Ŝi konfidas sian planon enterigi Polinikon al la fratino Ismena, sed Ismena, estante pli timida, rifuzas partopreni. Ismena agnoskas sian timon, sed konsentas kun la motivo de Antigona.

Kiam Kreono informiĝas ke iu provas enterigi Polinikon, li ordonas malkovrigon de la korpo. Antigonan oni kaptas dum ŝi reiras al la korpo de sia frato, kaj oni ŝin venigas antaŭ la furiozan reĝon. Ŝi fiere akceptas la morton. Ismena pretendas ke ankaŭ ŝi partoprenis la krimon, sed Antigona diras al ŝi ke ŝi restu ekster la afero, ĉar ŝi elektis ne partopreni la agojn.

La fianĉo de Antigona, Haemon (ankaŭ filo de Kreono), alvenas dirante ke la tuta urbo opinias ke Antigona agis juste. Kvankam li pretendas mem esti 'neŭtrala' pri la afero, li diras al la patro, ke li subtenas la ŝtaton en la afero. Kreono, tamen, daŭrigas kriadi, dirante ke Haemon perfidis virinen. Fine, Haemon diras ke la morto de Antigona kaŭzos alian. Kiam Kreono mallaŭdas la ŝajnan minacon al sia vivo, lia filo diras al li, ke ne estas Kreono kiu mortos. Furioziĝinte, Kreono decidas ĝismorte malsatigi Antigonan en sigelita kaverno. La ĥoro persvadas lin lasi Ismenan libera, ĉar ŝi senkulpas.

La blinda profeto, Tirezio, tiam diras al Kreono, ke ties agoj ne justas. Kreono rikanas, mokante Tirezion per tio ke profetoj jam de ĉiam amas oron. Tirezio diras al li, ke lia propra karno kaj sango baldaŭ mortos, kaj ke liaj agoj kaŭzas miasmon (poluon). Frontate de tiu terura profetaĵo, Kreono disŝirite hezitas, sed venas al la konkludo ke Poliniko estu enterigita kaj Antigonan oni ne mortigu.

Li trovas ke lia malkovro ("anagnoisis") tro malfruis. Antigona estas jam sin mortiginta en sia kaverno, sin penduminte kiel antaŭe faris ŝia patrino, Jokasta, (en Reĝo Edipo). Tien irinte por savi Antigonan, Haemon trovas nur ŝian mortan korpon en la kaverno. Ankaŭ Kreono iras al Antigona, sed tie lin konfrontas la vidaĵo de Haemon sin klinanta super la korpo de Antigona. Haemon minacas Kreonon, kaj sin mortigas. La edzino de Kreono, Eŭrika, ankaŭ mortigas sin mornante pro la morto de ŝia filo.

Kreono, perdinte sian familion, lasas sin forkonduki. Lia eraro ("hamartia") estas venĝece reveninta sur lin, forprenante de li ĉion de li amatan.

Drama Signifo kaj Interpreto[redakti | redakti fonton]

La dramo noteble estas unu el la malmultaj helenaj dramoj en kiuj la eno de la palaco estas montrata. Kutime en helena tragedio la tuta agado okazis ekster la domo aŭ palaco, kiu estas bildigita sur la "skeno" (la fono de la scenejo); mortoj okazis "ene", nevidate de la aŭdantaro. En ĉi tiu dramo, tamen, oni malfermis la "skemon" por montri Kreonon trovanta la korpon de Eŭridika.

Ankaŭ la karaktero de la gardisto estas nekutima, ĉar li parolas kiel malaltklasano, en pli natura lingvaĵo, anstataŭ en la stilizita poezio de la aliaj roluloj. Oni foje jam komparis al li similajn rolulojn en la verkoj de Ŝekspiro.

Grava demando en la dramo estas la karambolo de valoroj inter Kreono kaj Antigona. Kreono subtenas obeon al la de homoj faritaj leĝoj, dum Antigona insistas pri la pli altaj leĝoj pri devoj al la diojkaj al la familio. Kreono, drama heroo, konstatas sian eraron nur post kiam li perdas la tutan sian familion.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

(Esperante)

angle

france

Kritika literaturo[redakti | redakti fonton]

(Esperante)

angle

  • Heidegger, Martin, An Introduction to Metaphysics, trans. Gregory Fried & Richard Polt (New Haven: Yale University Press, 2000).
  • Heidegger, Martin, Hölderlin's Hymn "The Ister", trans. William McNeill & Julia Davis (Bloomington & Indianapolis: Indiana University Press, 1992).
  • Segal, Charles, Tragedy and Civilization: An Interpretation of Sophocles (Norman: University of Oklahoma Press, 1999, nova eldono).

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sophocles. Three Theban Plays. Trans. Robert Fagles. New York: Penguin Books, 1986, p. 35

Ŝablono:Sophocles Plays