Antigvo-Barbudo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Antigvo-Barbudo Dosiero:Antigua and barbuda coa.png

Flago-de-Antigvo-Barbudo.svg Antigua and Barbuda

Antigvo-Barbudo estas insularo kaj ŝtato en la regiono Karibio de Ameriko, sur la insuloj Antigvo, Barbudo kaj Redondo, kiuj apartenas al la Malgrandaj Antiloj en la Kariba Maro.

  • Landkodo: AG.
  • Areo: 442 kv.km.
  • Politika sistemo: liberala demokratio - konstitucia monarĥio.
  • Ŝtatestro: Brita reĝino, de 1981 oni adoptis la institucion de guberniestro.
  • Ĉefurbo: Saint John's.
  • Loĝantaro: 66 mil.
  • Ŝtatlingvo: angla.
  • Kredantoj: protestantoj.
  • Eksporto: kotono, rumo, fiŝo.
  • Historio: membro de la Brita Komunumo de 1981. De 1984 ĉekape de la ŝtato estas Laborpartio de Antigvo.

[redakti] Ekonomio

La ŝtato estas parto de orientkaribia valuta unuiĝo kaj kune kun kvin aliaj karibiaj ŝtatoj kaj du pliaj transmaraj teritorioj de Britio kiel oficialan valuton uzas la orientkaribian dolaron.

[redakti] Ekstera politiko

Antigvo-Barbudo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

[redakti] Retaj ligiloj

·  oficialaj paĝoj de la ministrio pri turismo de Antigvo-Barbudo.
·  oficialaj paĝoj de la registaro de Antigvo-Barbudo.
·  paĝoj el The World Factbook pri Antigvo-Barbudo.
·  paĝoj de la usona Kongresa Biblioteko pri Antigvo-Barbudo.