Antikitero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antikitero
insulo [+]

AkvejoEgea maro

Supermara altecom [+]
Koordinatoj35° 52′ N, 23° 18′ O (mapo)35.86416666666723.305Koordinatoj: 35° 52′ N, 23° 18′ O (mapo)
Areo19,776 km² (1 978 ha) [+]
Loĝantaro68 [+]
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo801 [+]

Antikitero (Grekio)
Antikitero (Grekio)
DEC
Antikitero
Antikitero
Map
Antikitero

Vikimedia Komunejo:  Antikythera [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

AntikithiraAntikithera (Αντικύθηρα, [antitira], laŭ moderna prononco, vorto, kiu signifas "Antaŭ Kithira") estas malgranda greka insulo inter Kitero kaj Kreto. Ĝi havas surfacon de 20 km². Ĝi havas la solan komunumon Potamos kun 36 loĝantoj.

Oni trovis restaĵojn de setlejoj el ĉ. 3.500 a.K.. En la helena epoko, la insulo estis bazo de la kilikiaj piratoj. La mezepoke reganta Respubliko de Venecio fortikigis la insulon - kiun la italoj nomumis Cerigotto - en 1207, kontraŭ la pirataj atakoj. La hodiaŭaj loĝantoj de la insulo estas posteuloj de tiuj enmigrintoj, kiuj alvenis en 1792 el Kreto. Fine de la Venecia regado, la insulo iĝis parto de la Respubliko de Ioniaj Insuloj kaj en 1864 al la greka ŝtato.

La insulo estas konata pro la greka ŝipovrako, kiun oni trovis en 1900 antaŭ la marbordoj. Inter la arkeologiaĵoj trovis oni la interesegan dentoradan mekanismon, la tn. meĥanismon de Antikithera kaj la junulon de Antikitero, vivgrandan bronzan statuon.

Ekonomie gravas por la insulo la turistoj, kiuj povas viziti antikvajn ruinojn, kelkajn kapelojn, ventomuelejojn kaj unu akvomuelejon en Potamos.

Ĉe la suda pinto de la insulo altiĝas lumturo ekde 1926. La loĝantoj festas la 17-an de aŭgusto tagon de sia patrono, la sankta Mirono de Kizikos. Por tiu festo alvenas ĝis mil homoj.

Ekzistas sur la insulo ankaŭ birdo-observejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]