Antiklejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En la helena mitologio Antiklejo, (helene Ἀντίκλεια), latine Anticleia) estis filino de Aŭtoliko a Amfiteo kaj patrino de Odiseo. Patro de Odiseo estis LaertoSizifo. Amfiteo estis ankaŭ nepino de la dio Hermo, kiu estis patro de ŝia patro Aŭtoliko.

Antiklejo en Odiseado[redakti | redakti fonton]

En la 12-a libro de la eposo Odiseado iras Odiseo en submondon, por ke li petu pri orakolo mortan profeton Tirezion. En la submondo li renkontas multajn mortintojn, inkluzive de sia patrino Antiklejo. Komence li rifuzas havi ŝin proksime de si, ĉar li atendas Tirezion. Post interparolo kun li, Odiseo komencas paroli kun sia patrino. Antiklejo Odiseon demandas pro kio li, viva, estas en la submondo. Li rakontas pri sia longa vojaĝo hejmen kaj pri diversaj suferoj dum ĝi. Poste Odiseo demandas ŝin kiel ŝi mortis. "Pro bedaŭro post vi", respondas al li Antiklejo. Plu ŝi sciigos al li, ke lia patro Laerto "funebras ĝis nun", vivas en budo en kamparo, vestita en ĉifonaĵo kaj dormas sur planko. Antiklejo diras al li ankaŭ, ke lia edzino Penelopo estas de ŝiaj pretendantoj devigata denove edziniĝi, sed ŝi ĝis nun, danke al sia klereco, rezistas. Ilia filo Telemaĥo provizore administras la reĝolandon. Odiseo trifoje penas ĉirkaŭbraki sian patrinon, sed ekkonscias, ke ŝi estas nemateria. Antikleia klarigas, ke ŝi, same kiel la ceteraj, estas nur ombro. Odiseo poste revenas en la mondon de vivantoj.

Antiklejo kaj Sizifo[redakti | redakti fonton]

Laŭ iuj pli postaj fontoj estis Odiseo filo de Antiklejo kaj Sizifo, ne de Laerto. En tiu ĉi versio de la okazaĵo Aŭtoliko, fiaskinta fraŭdulo, ŝtelis de Sizifo brutaron. Sed Sizifo siajn brutojn rekonis. Kiam la atestantoj kaj Aŭtoliko intertraktis, Sizifo persvadis (laŭ iuj versioj perfortis) Aŭtolikan filinon Antiklejon. Odiseo estis produkto de tiu ĉi eksteredzeca kuniĝo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Homero Odiseado, "Libro la 12-a"