Antikominterna pakto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La antikominterna pakto estis komence alianco inter Japanio kaj la Germana Imperio por kontraŭbatali la Komunistan Internacion (Kominterno).

Ttiu alianco estis subskribita la 25-an de novembro en 1936 de la japana ambasadoro Kintomo Muŝanokoĝi kaj de Joachim von Ribbentrop en Berlino. La celo de la kontrakto estis batalo kontraŭ la Kominterno, kio devis realiĝi per kunlaboro kaj ŝanĝo de informoj. Al la pakto aliĝis en 1937 Italio, en februaro de 1939 Hungario kaj Manĝukuo, en marto Hispanio, novembre de 1941 Kroatio, Danio, Finnlando, Rumanio, Bulgario, Slovakio kaj la Nankinga pupregistaro de la japanoj.

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  komento de Ribbentrop pri la militdeklaro de Nazia Germanio kontraŭ Sovetunio la 22-an de junio 1941
Ekstera ligilo  germanlingva paĝo pri la Antikomintern-pakto
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj