Antikomunismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Antikomunismo (kelkfoje kontraŭkomunismo) estas politika mondrigardo, kiu direktas sin kontraŭ la fakta aŭ suspektita komunismo. Kontraŭkomunistoj ne reprezentas unuecan mondrigardon. Kontraŭkomunismo povas veni de demokratia konvinko aŭ de totalisma mondrigardo.

Ekzistas ankaŭ la parencaj nocioj kiel antimarksismo kaj antibolŝevismo. Antimarksismo signifas rifuzojn de la marksaj teorioj. La nocio antibolŝevismo estis uzata en la unua duono de la 20-a jarcento, ĉefe en Germanio.


Oktobra revolucio[redakti | redakti fonton]

Post la rusa oktobra revolucio en 1917, oni provis per militaj trupoj renversi la bolŝevikan potencon, sed sensukcese. Por bridi la hejmajn maldekstrajn movadojn, oni malebligis la funkcion de la socialismaj organizoj, sindikatoj, asocioj ktp.

Por diskrediti la Sovetunion, oni disvastigis falsajn informojn pri kruelaĵoj de la bolŝevikoj. Tiel la verajn kruelaĵojn oni longtempe ne kredis inter la maldekstraj intelektuloj.

La antikommunista ondo en Usono – dum kaj post la unua mondmilito – nomiĝis Red Scare.

Naziismo[redakti | redakti fonton]

La naziismo kunfandis la antibolŝevismon kun antisemitismo, pro la fakto, ke ofte gvidantaj komunistoj estis jud-devenaj.

La nazioj murdis la judojn kaj komunistojn kun la sama krueleco.

Malvarma milito[redakti | redakti fonton]

Usono[redakti | redakti fonton]

Post la dua mondmilito kaj en la ekanta malvarma milito ekfloris la antikomunismo – nun sen antisemitismo – en la nordamerikaj landoj kaj en okcidenta Eŭropo. Tio montris diversajn formojn. En Usono plej fifamiĝis la metodoj de senatoro John McCarthy, kiu forigis la maldekstrulojn el postenoj. Mondkonataj estas ankaŭ la mortpunoj de la geedzoj Ethel kaj Julius Rosenberg, kio estis efektivigita per elektra seĝo la 19-an de junio de 1953.

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Pollando[redakti | redakti fonton]

La opozicio kontraŭ komunismo komencis ĉefe en Pollando en 1956 jaro en Poznań kaj poste en Radom, Gdańsk, Warszawa kaj aliaj urboj. La opozicio organizis enfine en 1980 jaro kiel la asocio Solidarność kiu celo estis sendependigo de komunismo en Pollando kaj ŝanĝo de ĝia formo politika al demokratia. La revolucio de Solidareco post la militjuro en 1981 jaro ĝis 1989 estis inspiro al aliaj landoj de la Varsovia Kontrakto en la batalo kontraŭ komunismo. Tre grava estis tie la agado de pola aganto Lech Wałęsa kaj papo Johano Paŭlo la 2-a.

Germanio[redakti | redakti fonton]

Krom la konataj metodoj, oni ofte malpermesis la komunismajn partiojn kaj organizojn. En la 1970-aj jaroj – kun apero de la eŭrokomunismo – la komunistaj partioj ĉie rajtis agadi.

La tradicia komunista partio KPD, kiu estis malpermesata inter 1933 kaj denove malpermesata en okcidenta germanio (FRG) la jaro 1956. Tio okazis pro la kreskanta inklino de FRG al la okcidenta sistemo, nome la re-enkonduko de armeo (germane: Wiederbewaffnung) kaj sekve la aliĝo al NATO. La komunista partio estis la sola granda politika partio, kiu rifuzis ĉi tion politikon. Estis facile por la publiko diri, ke ili estas sklavoj de Sovetunio, kiuj pretas prepari la alvenon de komuista armeo.

Kune kun la komunista partio kaj ties junulara organizo estis malpermesataj ankaŭ kelkej kontraŭfaŝistaj organizoj pro certa inklino kaj personaj rilatoj al komunisma partio. La havaĵo (domoj, presejoj, materialo) estis konfiskata kaj kelkaj funkciuloj estis kondamnitaj al malliberejaj punoj.

En la 60-aj jaroj estis kreskiĝanta la emo refondi komunistan partion, kiu oficiale ne povis havi rilaton al la malpermesata partion. La solvo estis DKP (partio) (Deutsche Kommunistische Partei), kiu tamen ne estis Eŭrokomunista. DKP ricevis abundajn materiaj kaj financajn subtenojn el GDR kaj defendis la politikon de la socialismaj ŝtatoj. Malgraŭ sia limigita nombro da membroj, ĝi povis eldoni la ĉiutagan gazeton UZ (Unsere Zeit)kaj havis aktivajn junularajn (SDAJ) kaj studentajn (MSB Spartakus) organizojn. Nur en kelkaj tradiciaj laboristaj regionoj ĝi havis rilaton al la proletaro, aliloke la kontraŭkomunisma propagando bone funkciis.

Ĉar malpermeso de DKP pro formalaj kialoj (ĝi ne estis jura heredanto de la malpermesata partio) ne eblis, la ŝtato provis bremsi la unuopajn membrojn kaj subtenantojn. Membroj de DKP ne povis ricevi postenon ie en ŝtata servo (nome kiel instruisto aŭ eĉ flegisto, fervojisto aŭ leterportisto). La termino estis Berufsverbot germanlingve. La pretektso estis, ke ili povus en kazo de atako pere de Sovetunio malhelpi la defendon. Sufiĉis la suspekto, ke la koncerna persono ne troviĝas sur la grundo de la konstitucio kaj la sekreta polico kolektas la necesan materialon, ekzemple flugfolioj aŭ tekstojn el publikaj fontoj por konstrui akuzon. Multaj sukcesis post longdaŭraj juraj kvereloj tamen ricevi postenon, ekzemple la konata Esperantisto Wilhelm Luttermann kiel instruisto.

Paralele ekestis diversaj aliaj partioj, kiuj uzis la terminon komunista, plej parte estis maŭistaj partioj, kiuj flegis rilatojn al ĉinio, au kiuj estis trockistaj, kaj pro tio akre kritikis la politikon de socialismaj ŝtatioj kaj de DKP. Ili malpli suferis de Berufsverbot kaj kelkaj el la membroj poste trovis la vojon en la Verdan Partion de FRG

Latinameriko[redakti | redakti fonton]

La reformismaj, iom maldekstraj – ofte ne komunismaj- registaroj estis renversitaj per CIA-mono, helpo, aktiva interveno de Usono (Gvatemalo, Ĉilio). Nur la invado de Kubo malsukcesis en la Porko-golfo.

Sud-Koreio[redakti | redakti fonton]

Malpermeso, persekuto, murdoj ktp.

Hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉar la komunistaj partioj estis ofte apogitaj per mono el la Sovetunio, ili ekonomie kaj poste politike malgraviĝis post la reĝimŝanĝoj en 1990-91, en orienta eŭropo.

Kontraŭkomunismo estas uzata hodiaŭ kiel retorika formulo por diskrediti la politikajn malamikojn.

antikomunismaj teroristoj[redakti | redakti fonton]

Luis Posada Carriles

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]