Antikostio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antikostio - Foto el Landsat

Antikostio (fr. l'Île d'Anticosti) estas insulo lokiĝanta en la Golfo Sankt-Laŭrenco. Ĝi estas la plej vasta insulo en la kanada provinco Kebekio (8300 kilometrojn kvadratajn tute, 217 longa, de 16 ĝis 48 larĝa), pli granda ol la provinco Insulo de Princo Eduardo.

Malgraŭ ĝia vasteco, la insulo restas tre malmulte evoluinta. Tie estas neniuj urboj, kaj nur eta populacio (264 homoj en 1991) koncentrita en la vilaĝo Port-Menier ĉe la okcidenta pinto de la insulo.

La lando nuntempe servas ĉefe kiel ĉasejo, precipe pro abundo de cervoj. Ĝin frekventas ankaŭ fiŝkaptistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]