Antikva Grekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grekio estas ofte menciata kiel lulilo de la okcidenta civilizacio, kaj la antikva Ateno estis konsiderata ties centro. La Partenono de Ateno estas la porĉiama simbolo de la greka kulturo.
Ruinoj de Agora, fama komerca centro en la antikva Ateno. Ĉi tiu urbo estis la spirita koro de Antikva Grekio

Antikva Grekio (aŭ Antikva Grekujo) estas la termino uzata por priskribi la greklingvan mondon dum la antikva epoko. Ĝi ampleksis la nunan Grekan ŝtaton, kaj ankaŭ la koloniajn landojn de la antikvaj grekoj: Cipron, la marbordon de la Egea Maro de Turkio (tiutempe konata kiel Ionio), Sicilion kaj sudan Italion (tiutempe nomataj "nova Grekio"), kaj multajn koloniojn en areoj nune konataj kiel Albanio, Bulgario, Egiptio, Francio, Libio, Rumanio, Hispanio kaj Ukrainio, respektive Rusio.

Laŭtradicie, la Antikva-Grekia periodo komenciĝas per la dato de la unuaj Olimpiaj Ludoj en 776 a.K., sed multaj historiistoj nun etendas la daton al 1000 a.K.. La tradicia dato por la fino de la periodo estas la morto de Aleksandro la Granda en 323 a.K., alternative la integrado de Grekio en la romian imperion en 146 a. K.. La tempo inter tiuj datoj estas nomata la Helenisma periodo.

Tiuj ĉi datoj estas historiaj konvencioj. Iuj aŭtoroj traktas la Civilizacion de Antikva Grekio kiel kontinuan ĝis la apero de la kristana religio en la 3-a jarcento p. K.

Antikva Grekio estas taksata de la plejparto de la historiistoj kiel la fundamento de la Okcidenta Kulturo. La grekia kulturo estis forta influo en la Romia imperio, kiu portis version de si al multaj partoj de Eŭropo. La civilizacio de Antikva Grekio estis ege influa pri la lingvo, politiko, edukadaj sistemoj, filozofio, arto kaj arkitekturo de la moderna mondo, ĉefe dum la Renesanco de Okcidenta Eŭropo kaj denove dum variaj novklasikaj repopularigadoj en la 18-a kaj 19-a jarcentoj en Eŭropo kaj Ameriko.

Geografio

Kontinenta eŭropa Grekio, nome origina deventero, minimuma etendo
La greka mondo meze de la 6a jarcento a. K., preskaŭ maksimuma etendo (mankas Mezoriento)

La koncepto de «Antikva Grekio» enhavas, ekde geografia vidpunkto, aron de diversaj teritorioj unuigitaj de sama historia procezo kun bazo sur la forta ligo kiun ties popoloj kunhavis kaj la komunaj trajtoj kiujn same ili kunhavis. Ties loĝantoj aludis al tiu aro kiel Helado,[1] kaj estis la romianoj kiuj poste atribuis la nomon Grekio.[2]

La Helado havis bazon en tri grandaj regionoj, el kiuj du kontinentaj kaj, tria, insula. La kontinentaj regionoj enhavis Balkanion kaj la marbordajn terojn de Malgranda Azio (aktuala Turkio); la insula, aliflanke, inkludis la aron de insuloj de la Egea Maro (Kreto, la Dodekanezo, la Cikladoj kaj la teroj ĉe la azia marbordo).[1]

Kontinenta eŭropa Grekio

La norda zono de la Balkana Duoninsulo, karakterizata pro alternado de altebenaĵoj kun stepoj, estis la zono de plej kontakto kun la resto de orienta Eŭropo. Tie setliĝis la antikvaj Tesalio, Makedonio, Etolio, Akarnanio kaj Epiro. La centra zono, malfacile komunikita kun la menciita tra mallarĝaj ravinoj kaj tra tereno ege malregula de masivoj kaj ebenaĵoj, vifis prosperi la antikvajn regionojn de Dorujo, Focido, Beotio kaj Atiko. La suda zono, abunda el montaroj kaj grabenoj kaj komunikita kun la antaŭe menciita tra la Istmo de Korinto, enhavis siaparte la regionojn Aĥeo, Arkadio, Argolando, Lakonio kaj Mesenio.[1]

La geomorfologiaj trajtoj de tiuj zonoj favoris la diversigon de la naturaj resursoj kaj la politikan disigon, difinite de malgrandaj etendoj kaj svagaj limoj de la polisoj, same kiel la pekuliarecojn de ties ekonomioj kaj reciprokaj ligoj.[3] La regiono Atiko ĝuis el minoj de arĝento; Lakonio, Beotio kaj Eŭbeo posedis feron; tiu lasta, same, disponis el kupro, sed bezonis stanon ― por la alojo de bronzo ― el eksterlando. La regiono Makedonio, siaparte, estis riĉa en oro.[3] La abundo de argilo en la duoninsulo favoris la disvolvigon de ceramiko grandvalora, ŝlosila por la ekstera komerco; same okazis ĉe la ŝtono kaj la marmoro, abunda en tiuj rokecaj zonoj.[3]

Azia Grekio

La koloniigo de Malgranda Azio respondis al migra premado de la eŭropaj grekoj dum la praepoko kaj ĝi limiĝis al la okupado de la marborda areo, kie distingiĝis tri grandaj regionoj: nome Eolido, Ionio y Dorujo. Eolido limis norde kun la marbordoj de la Nigra Maro kaj sude kun la elfluo de la rivero Hermo. Pli sude setliĝis Ionio. Dorujo situiĝis en la plej suda zono de la marbordo kaj okupis la marbordan areon de masivo malfacile atingebla, kun kruta marbordo kaj malriĉa grundo.[1]

Escepte Dorujon, kies geografiaj trajtoj negative influis en la disvolvigo de la agrikulturo kaj, male ties proksimeco kaj aliro al aliaj teroj de Oriento favoris la komercan disvolvigon de ties popoloj, la grekaj kolonioj de la azia Grekio posedis orografiajn, riverajn kaj klimatajn trajtojn favorajn al la terlaborado. Tiuj zonoj, riĉaj en riveroj kaj valoj, prospere produktis cerealojn, olivojn, vitojn kaj legomojn. Aliflanke, kelkaj el la regionoj posedis grandajn kvantojn de pinoj kaj cedroj, nepra fundamento por la ŝipkonstruado.[1]

Insula Grekio

La insuloj de la Egea Maro iĝis la kontaktejoj de la greka mondo kaj funkciis kiel faciligejoj por komunikado kaj komerco. Eŭbeo, separita de mallarĝa kanalo el la orientaj marbordoj de Beotio kaj Atiko (nome la Markolo de Eŭripo), konsistis el ondecas montetoj kun fruktodona grundo, taŭga por la agrikulturaj kultivoj, la brutobredado kaj la elfosado kaj prilaborado de la kupro. Inter la insuloj Cikladoj, siaparte, estas kelkaj de vulkana karaktero kaj aliaj de fruktodona grundo taŭga por la kultivo de citrusoj kaj vito. Kelkaj el tiuj, kiaj Paros, bazis sian ekonomion en la produktado de marmoro; Sifnos, siaflanke, estis grava centro de produktado de arĝento jam en la praepoko. El la Dodekanesoj, insularo de sudorienta Malgrandazio, menciindas Samoso kaj Ikario kiu, alterne kun montaraj terenoj kaj ebenaĵoj, pelis la produktadon de cerealoj en tiuj lastaj, same kiel de olivoj kaj vito ĉe la montetoj. La insulo Rodoso, el sama arkipelago, estis nepra skalo en la komercaj vojoj kun Egiptujo kaj Mezoriento, kaj iĝis grava komerca centro. Norde inter la insuloj de orienta Egeo, elstaris pro sia fekundeco agrikultura Ĥio kaj Lesbo.[1]

La insulo Kreto, ĉe la suda limo de la Egea Maro, karakteriziĝas per sia kruta orografio, iom simila al tiu de la suda eŭropa Grekio. Norde, etendaj ebenaĵoj ebligis la disvolvigon de la mediteranea agrikulturo; ties golfoj konstituis lokojn taŭgajn por la navigado kaj la komerca disvolvigo, same kiel por fiŝkaptado, alia el la ĉefaj aktivaĵoj por vivtenado. La montara tereno de la sudo, kaj ties arbaroj helpis la produktadon de ligno, dum makiso estis taŭga por la etenda brutobredado kaj la ĉasado (tiu lasta estis grava por la ekonomio de la neolitikaj civilizacioj). Are la etendo de la insulo, ties vario de resursoj (minaj, agrikulturaj, brutobredadaj kaj fiŝkaptadaj) kaj ties lokigo komerce strategie, ebligis civilizacion propran por tiu insulo.[1]

Historio

Originoj

La leona pordego de Mikeno

Oni supozas, ke la grekoj migris suden en la greka duoninsulo en multaj ondoj, komenciĝantaj en la fino de la 3-a jarmilo a.K., kies lasta ondo estis la doria invadado. La periodo de 1600 a.K. ĝis 1100 a.K. estas konata pro la mikenanoj kaj la regno de reĝo Agamemnono kaj la militoj kontraŭ Trojo priskribitaj en la rakontoj de Homero (nome Iliado, Odiseado). La periodo de la 11-a jarcento a.K. ĝis la 8-a jarcento a.K. estas "malluma epoko", el kiu neniuj ĉefaj tekstoj kaj nur malabundaj arkeologiaĵoj nun ekzistas. Tamen, tekstoj pri tiu epoko skribitaj de la postaj historiistoj Herodoto, Paŭzanio, Diodoro priskribas mallongajn kronologiojn kaj listojn de reĝoj por la periodo.

Ĉiu historio de Antikva Grekio bezonas zorgan atenton pri informofontoj. La tiutempaj grekaj historiistoj kaj politikaj verkistoj estis ĉiuj Atenanoj, aŭ Aten-favoraj, kaj ĉiuj estis politikaj konservativuloj. Tial, oni scias multe plie pri la historio kaj politiko de Ateno ol pri iu ajn alia urbo, kaj oni scias preskaŭ neniom pri la historioj de aliaj urboj. Krome, tiuj verkistoj fokusis pri la politika, milita kaj diplomatia historioj, kaj malatentis la ekonomian kaj socian historiojn. Ĉiuj historioj de Antikva Grekio emas montri ĉi tian neneŭtralecon.

Leviĝo de la Helenoj

En la 8-a jarcento a.K., Grekio ekemerĝis el la meza epoko, kiu sekvis la falon de la mikena civilizo. Skriba scipovo estis perdita kaj la mikena skribado forgesita, sed la grekoj adaptis la fenican alfabeton al la greka lingvo. Ekde la 8-a jarcento a.K. skribitaj restaĵoj rekomenciĝis aperi. Grekio estis dividita en multaj malgrandaj memregantaj komunumoj, (πόλις-ojn, formitajn de greka geografio, kie ĉiu insulo, valo, kaj ebenaĵo estas apartigita de siaj najbaroj pro la maro aŭ montaroj.

Dum Grekio pliboniĝis ekonomie, ĝia loĝantaro kreskis preter la ebleco de la manĝaĵa rimedo de la lando. Ekde 750 a.K., la grekoj komencis 250 jarojn da ekspansio, farante koloniojn en ĉiuj direktoj. Orienten, la Egea marbordo de Malgranda Azio estis koloniigita unue, tiam Cipro, Trakio, la Maro de Marmaro, kaj la suda marbordo de la Nigra Maro. Fine, Greka koloniado atingis sudan Ukrainion. Okcidenten la marbordoj de Albanio, Sicilio, kaj suda Italio estis koloniigitaj, poste la suda marbordo de Francio, Korsiko, kaj nordorienta aŭ suda Hispanio. Grekaj kolonioj ankaŭ estas trovitaj en Egiptio kaj Libio. Modernaj Sirakuzo, Napolo, Marsejlo kaj Istanbulo ĉiuj komenciĝis kiel grekaj kolonioj.

Je la komenco de la 6-a jarcento a.K. Helenio (la greka mondo) jam fariĝis kultura kaj lingva areo multe pli vasta ol la geografia areo de Grekio mem. Grekajn koloniojn ne regis politike iliaj fondintaj urboj, kvankam ili ofte daŭrigis religiajn kaj komercajn ligojn kun tiuj. La grekoj, kaj hejmlande, kaj transmare, sin organizis en sendependaj komunumoj, kaj la urbo (πόλις) iĝis la baza unuo de greka regado.

Ĉar koloniado devis elĉerpi la provizon de dezirinda teritorio, unue Kreto, kaj baldaŭ poste la aliaj grekaj civitoj (urboj-ŝtatoj), adoptis la formalan praktikon de pederastio, per tio klopodante trovi porĉiaman solvon de la problemo de troa loĝantaro. De siaj ritaj radikoj en hindeŭropa prahistorio, tiu praktiko fariĝis elstaraĵo, influante pedagogion, militarton kaj la socian vivon, kaj iĝis centra trajto de helena kulturo por la venontaj mil jaroj.

Militoj kontraŭ la persoj

Temistoklo

Ĉirkaŭ la jaro 500 a. K. la jonia marbordo estis sub regado de Persio. En -499 la tieaj grekaj urboj, ekzemple Mileto kaj Halikarnaso, ribelis kontraŭ la persoj kaj petis la urbojn de Grekio pri helpo. Reagis nur Ateno, sendante 20 ŝipojn, kaj Eretria, sendante kvin. La persa ŝiparo, pli multnombra, venkis la grekan; la persoj sieĝis Mileton kaj en -494 komplete detruis ĝin. Poste la persa reĝo Dario la 1-a ultimate postulis, ke la grekaj urboj helpintaj al la joniaj senkondiĉe submetu sin. Ateno rifuzis kaj petis la helpon de Sparto, sed vane.

Dario konkeris la urbeton Eretria kaj aranĝis sian armeon de 30.000 soldatoj en la ebenaĵo de Maratono, por ke lia kavalerio havu spacon por agi. La 11.000 grekoj sub la gvido de Miltiado post kelktaga atendado atakis la persojn kaj mortigis 6.000, perdante nur 200 homojn.

En 480, dek jarojn poste Kserkso la 1-a, la posteulo de Dario, atakis la grekojn per armeo tiom granda, ke oni taksis ĝin je miliono, kvankam tio ne estas vere ebla. La grekoj defendis la malvastejon de la Termopiloj, sed post tri tagoj la persoj sukcesis per sekreta vojeto ĉirkaŭiri kaj dorse ataki la grekojn kaj iri direkte al Ateno. La atenano Temistoklo komprenis, ke surtere ne eblis haltigi la malamikon, evakuis Atenon kaj kolektis ŝiparon por ataki la persojn mare. Kserkso igis bruligi Atenon, sed la greka ŝiparo kun 310 ŝipoj venkis la persan, konsistantan el 1.207, ĉe Salamis. La sekvan printempon la grekoj devigis la persojn retiriĝi kaj en 478 forpelis ilin el Sesto, ilia lasta fortikaĵo en Eŭropo.

Per tiu sukceso Ateno akiris gvidan pozicion en tiama Grekio.

Kulturo

Arto

La greka arto estas la aspekto plej facile videbla de antikva Grekujo: ĝi influis la roman arton, tiun de la renesanco kaj grandan parton de la moderna kaj nuntempa artoj en la okcidenta mondo. Ĝiaj monumentoj estas admirataj de turistoj en Grekujo mem, sed ankaŭ sur la lokoj de la grekaj kolonioj en Malgrand-Azio. Ĝiaj skulptaĵoj kaj vazoj ofte havas elstaran lokon en muzeoj kaj privataj kolektoj. La Partenono kaj ĝiaj skulptitaj ornamaĵoj, la grupo de Laokoon kaj la Venkantino de Samotrako estas inter la plej konataj artaĵoj en la mondo.

Multaj artaĵoj de la greka klasiko estis dumtempe perditaj kaj poste retrovitaj per arĥeologia serĉado. Tiaj serĉadoj ofte estis faritaj de nelokaj, alilandaj teamoj, kiuj interkonsentis kun la lokaj aŭtoritatoj pri siaj rajtoj pri la trovaĵoj. Tiumaniere valoraj artaĵoj ja estis retrovitaj, sed poste forportitaj de la trovejoj. Fama ekzemplo estas la Granda Altaro de Pergamo, elfosita en Pergamo inter 1878 kaj 1886 de germanaj arĥeologoj. Laŭ interkonsentoj kun la turka registaro la altaro, pli ol 30 metrojn longa kaj larĝa, estis transportita al Berlino, kie ĝi nun estas ekspoziciata en la Pergamo-muzeo. (Kelkaj partoj, trovitaj jam antaŭ la elfosado, troviĝas aliloke.) Alexander Conze, tiam direktoro de la berlina skulptaĵa kolekto, diris, ke li bedaŭris forpreni la monumenton de ĝia hejmo, sed timis, ke alimaniere ĝi tute perdiĝos, ĉar lokanoj disvendos ĝin pece al kolektantoj.

Religio

Ruinoj de cirkla templo en Delfo parte rekonstruita en 1938.

La antikva greka religio havas la apartan econ posedi nek sanktajn tekstojn, nek dogmon, nek eklezion, ĝi estas politeisma. Ritoj estis tre gravaj, persona pieco tute ne. Ekzistis tri tipoj de kultoj: publikaj, kiuj kunigis la komunumon de civitanoj de unu urbo, privataj apartenantaj al la hejma medio, kaj misteraj, kiuj promesis al inicitoj feliĉan vivon kaj transan mondon.

Estis grave, ke gasto en fremda urbo partoprenu en la ritoj pri la lokaj diaĵoj. Per tio li neniel pekis kontraŭ la hejmaj diaĵoj, sed konfirmis sian respekton al la gastigantoj.

Nutrado

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nutrado en antikva Grekujo.

Nutrado en antikva Grekujo karakteriziĝas per simpleco, sobreco kaj spegulas la malfacilajn kondiĉojn de la agrokulturo en la tiama Grekujo. Ĝi baziĝas sur la "mediteranea triopo"[4]: tritiko, olivoleo kaj vino.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Vasili Vasílievich Struve, Historia de la antigua Grecia, alirita la 23an de oktobro de 2010, 1985, Sarpe, Madrid, isbn=84-7291-736-6, paĝoj 14-27.
  2. Bartolomé Pou. Notoj al la dua eldono Los nueve libros de la Historia de Herodoto, Ediciones «El ateneo», Buenos Aires
  3. 3,0 3,1 3,2 Hidalgo de la Vega, María José, Sayas Abengochea, Juan José, Roldan Hervás, José Manuel, Historia de la Grecia antigua, 1998, Ediciones Universidad de Salamanca, Salamanko, isbn=84-7481-889-3 ĉapitro Geografía de Grecia.
  4. Esprimo enkondukita de Sir Colin Renfrew en The Emergence of Civilisation: The Cyclades and the Aegean in The Third Millennium BC, 1972.

Bibliografio

  • (Pri manĝo)
  • Marie-Claire Amouretti, Le Pain et l'huile dans la Grèce antique. De l'araire au moulin, Belles Lettres, Paris, 1989.
  • Andrew Dalby, Siren Feasts: A History of Food and Gastronomy in Greece, Routledge, 1996 ISBN 0-415-15657-2.
  • Armand Delatte, Le Cycéon, breuvage rituel des mystères d'Éleusis, Belles Lettres, Paris, 1955.
  • Marcel Détienne et Jean-Louis Vernant, La Cuisine du sacrifice en pays grec, Gallimard, coll. « Bibliothèque des histoires », Paris, 1979.
  • Robert Flacelière, La Vie quotidienne en Grèce au temps de Périclès, Hachette, 1988 (1-a eldono 1959) ISBN 2-01-005966-2.
  • Léopold Migeotte, L'Économie des cités grecques, Ellipses, coll. « Antiquité : une histoire », 2002 ISBN 2-7298-0849-3, p. 62-63.

Eksteraj ligiloj