Antikvaj civilizoj de Mezopotamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historio > Civilizoj > Antikvaj Civilizoj de Mezopotamio


Mezopotamio estas ofte nomata "La lulilo de civilizacio", ĉar oni kredas, ke tie ekaperis la plej malnovaj el la antikvaj civilizoj. Antaŭ 5.000 jaroj agrokulturistoj gajnis fekundan teron, akvumitan per du riveroj, Tigriso kaj Eŭfrato: Mezopotamion, kio signifas ‘interriverejo’ (greke: meso – ‘meze’ kaj potamos – ‘rivero’). Tiu ĉi zono hodiaŭ estas Irako.

En Mezopotamio homoj loĝas jam multajn jarmilojn kaj povas esti, ke ĝi estas la plej antikva loĝata regiono de la mondo. Historio komenciĝas per arkeologia kulturo nomata Al-Obeida (laŭ vilaĝo Tel Al-Ubaid en Irako) de Eneolitiko, kie la unuaj postrestaĵoj estis malkovritaj. Arealo de ĉi-tiu kulturo ampleksas ne nur Mezopotamion, sed ankaŭ nordan Sirion kaj sud-orientan parton de Malgrand-Azio. Ĝi estas datita inter fino de 6-a jarmilo kaj mezo de 4-a jarmilo. Al-Obeida-kulturo karakteriziĝas per apero de urboj kaj irigacia agrokulturo.

La plej gravaj antikvaj civilizoj de la regiono estis: Sumera (3.500 a.K. – 2.000 a.K.), Babilona (18-a jarcento a.K. – 539 a.K.) kaj Asiria (1.350 a.K. – 612 a.K.).

5-a jm (2-a duono) Ne-ŝemida popola venis en Mezopotamion kaj komencas laŭgrade evoluigi la teritorion. Etaj loĝlokoj transformiĝas al vilaĝoj.
4-a jm Irigacia agrokulturo disvolviĝas en suda Mezopotamio kaj pruvas plian efektivecon ol la agrokulturo de nordaj regionoj. Kelkaj vilaĝoj transformiĝas al urboj, inter ili la unuaj estis Eridu kaj Uruk.
» 3500 Civitoj de suda Mezopotamio evoluas kaj formas kulturon, kiu nomiĝas Sumero.
» 3100 La kojnoskriba sistemo enkondukiĝas.
» 2330 Mezopotamion konkeras Akadianoj.
» 2218 La triboj de Gutioj venkas Akadianojn.
22-a jc La 3-a dinastio de Ur ekregas grandan parton de Mezopotamio, kaj la regiono reviviĝas.
» 1760 Plimulto de Mezopotamio venas sub la regadon de Hammurabi kaj Babilonio.
» 1600 Babilono estis invadita unue de Hititoj, poste de Kasitoj, kiuj ekregas la urbon.
» 1350 Asirianoj fariĝas grava potenco en norda Mezopotamio, kaj fojfoje minacas al Babilonio.
11-a jc Malkresko de forteco kaj graveco de Babilonio. Politika kaoso daŭras ĉirkaŭ 200 jarojn.
9-a jc Ĥaldeanoj prenas regadon super Babilonio, kaj kreas fortegan ŝtaton en Mezopotamio.
612 Asirio disfalas.
539 Babilono estis konkerita de Persoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.