Antikvortodoksa pomora eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antikvortodoksa Pomora Eklezio (ruse - Древлеправославная Поморская Церковь) — plej granda kongregacio de malnovritanoj-nepastremuloj. Ili ne havas klerikaron kaj diservon. Ekzistantajn je pomoroj sakramentojn (bapto, pekkonfeso) plenumas laikuloj (ekleziaj mentoroj).

Pomora kuniĝo

Post formorto de pastroj konsekritaj antaŭ raskol, parto de malnovritanoj rifuzis adopti pastrojn, fuĝantajn de la Rusa Ortodoksa Eklezio. Pro estiĝinta pro tio manko de klerikaro, diservis legosciaj laikuloj. Sur bazo de monaĥeja diserva misalo, estis ellaborita Pomora misalo por diservo fare de laikuloj, en kiu estis preterlasitaj preĝoj, kiujn povis legi nur pastroj.

Nuntempa stato

Nuntempe ekzistas 6 lokaj kuniĝoj de nepastremuloj.

Kunordiga organo estas Unueca Konsilantaro de Antikvortodoksa eklezio, en Rusio gvidis Rusia konsilantaro de Antikvortodoksa Pomora Eklezio.

En Rusio ekzistas pli ol 200 komunumoj de nepastremuloj - pomoroj, kun kvanto de kreduloj inter 15-20 kaj kelkmiloj. En Belorusio ekzistas 37 komunumoj, en Ukrainio 47, en Estonio 11, en Latvio 67, Litovio 59, Polio 4, Usono 4, Kazaĥio 18, Kirgizio 3, Moldavio 1 komunumo. Estas informoj pri ekzisto de komunumoj de la malnovritanoj-pomoroj en Rumanio, Finnlando, Svedio, Germanio, Francio, Brazilio, Argentino.