Antiloĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antiloĥo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Nestoro
Patrino Eurydice of Pylos
Gefratoj Thrasymedes • Peisistratus • Polycaste • Perseus • Pisidice • Echephron • Stratius • Aretus
Infanoj Paeon
vdr

Antiloĥo (helene Αντίλοχος, latine Antilochus) estis en la helena mitologio filo de Nestoro, reĝo en Pilo.

Li estis agnoskata amiko de Aĥileo kaj kuraĝa batalanto de la aĥaja militistaro. Li estis rapida, facilmova kaj aŭdace li batalis ĉiam en la frontaj vicoj. Oni diras, ke li mortigis minimume dek grandfamajn kontraŭulojn.

La morto trovis lin sur ebenaĵo antaŭ Trojo, kiam li en batalo kaptis per sia propra korpo ĵetlancon, kiun ĵetis al lia patro Nestoro etiopia reĝo Memnono, aliancano de trojanoj. Lia cindro estis miksita kun cindroj de Aĥileo kaj de Patroklo kaj ili estis komune enkriptigitaj. Poste sur la kripto estis, por la eterna memoro amasigita alta tombomonto.