Antimajdan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Antimajdan", aŭ "Kontraŭ-Majdano" (ukraine kaj ruse - Антимайдан) estas serio de mitingoj, okazintaj en Ukrainio por subteno de la Partio de Regionoj. Ili estis organizitaj en Kievo / Kievo kaj aliaj urboj de Ukrainio dum la politika krizo de 2013-2014 en Ukrainio fakte por kontraŭstaro al tiama vasta protesta movado Eŭromajdano.

"Antimajdan" estis organizita kelkfoje en novembro kaj decembro de 2013.

La unua okazis la 24-an de novembro 2013 en Kievo / Kievo. Ĝiaj partoprenantoj portis sloganojn kontraŭ eŭrop-direktata politiko de Ukrainio, proponata de Eŭromajdano. Unu el la ĉefaj sloganoj estis "Eŭro = Homo"; tion klarigis la membro de la Organiza komitato kiel malkonsento kun diktaturo de samseksemuloj, kiu (laŭ lia aserto) estas en Eŭropo kaj povas esti disvastigita ankaŭ al Ukrainio[1].

Laŭ asertoj de la kontraŭstarantoj (deflanke de Eŭromajdan), la organizantoj kolektas partoprenantojn de Eŭromajdano per pagado de mono. La organizantoj neas tion.

En Kievo / Kievo[redakti | redakti fonton]

En Kievo / Kievo estis organizita 20-taga "Antimajdan" en Mariinskij parko (ukraine Марії́нський парк), defendita de ukrainia milico Berkut. Ĝi finiĝis antaŭ novjara festo[2].

En aliaj urboj[redakti | redakti fonton]

En Ĥarkivo / Ĥarkovo

La 28an de marto 2014 en Ĥarkivo / Ĥarkovo la Eŭromajdano kaj Antimajdan negocis fini la interbatalon inter si, kaj komenci kunlaboron. La homoj, kiuj ĝis nun staris post la du malaj flankoj de la barikadoj nun havas la komunan malamikon, tio estas la diktatoron, prezidenton de Rusia Federacio Vladimir Putin.

- "Ni havas la komunan grundon, kaj ni ne deziras la sangverŝon, ni deziras vivi en la trankvila urbo kaj ni komune agnoskas la Ukrainion kiel nian landon" - anoncis (proklamis) hodiaŭ la reprezentantoj de la du movadoj, dum la komuna unutema gazetara konferenco. Tamen oni ne informis pri la formoj de la kunlaboro. Samtempe la du movadoj atentigis, ke "en la urbo agadas provokantoj, kiuj strebos malhelpi la kunlaboron inter Eŭromajdano kaj Antimajdan".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]