Antioĥa princlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antioĥa princlando kaj Proksima Oriento en la jaro 1135
Sieĝo de Antioĥio fare de krucistoj en la jaroj 1097 – 1098
Krucistoj sekrete estas superantaj la antioĥan fortikaĵon kaj enpenetrantaj en la urbon
Sieĝo de Antioĥio fare de krucistoj, Sébastien Mamerot, 1490

Antioĥa princlando estis krucista ŝtato etendiĝanta en la hodiaŭa Sirio kaj Turkio, fondita dum la unua krucmilito en la jaro 1098.

Krucista bazo[redakti | redakti fonton]

Kiam en la jaro 1097 Baldueno de Boulogne apartiĝis de ĉefa soldataro, por ke li miliru plu orienten, la ceteraj en oktobro de 1097 venis al Antioĥio. La sieĝadon gvidis Bohemundo de Tarent. La urbo kun poli ol kvar cent turoj restis senĉese netrapenetrebla. La sieĝado kun granda suferado tiriĝis ankaŭ dum vintro, la soldatoj estis devigitaj manĝi viandon de siaj ĉevaloj, kaj laŭ legendo eĉ siajn falintajn kunbatalantojn.

Fine Bohemundo sukcesis konvinki gardiston de unu el pordegoj, la estintan kristanon de nomo Firouz, por ke li enlasu la krucistojn en la urbon. Tiel ankaŭ la 3-an de junio 1098 okazis. Poste sekvis masakrigado de la muslimaj loĝantoj de Antioĥio. Sole je kvar tagoj pli poste venis la muslima soldataro de mosula reganto Körbugha, kiu sieĝis la krucistojn. La bizanca imperiestro Aleksios la 1-a Komnenos, kiu ekiris por helpi la krucistojn, ekordonis por retiriĝi, kiam li eksciis, ke la urbo estis denove ĉirkaŭita.