Antiquus Mysticusque Ordo Rosae Crucis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antiquus Mysticusque Ordo Rosae Crucis (AMORC) signifas "Antikva kaj Mistika Ordeno de la Rozkruco" kaj estas la oficiala latina nomo de la Rozkruca Ordeno, AMORC.

La aldono de "AMORC" al "Rozkruca Ordeno" helpas eviti konfuzojn kun aliaj organizoj kaj movadoj kiuj nomas sin "rozkrucaj".

AMORC estis fondita en 1915 de Harvey Spencer Lewis. En la periodo de 1920 ĝis 1922 estis provoj plifortigi la rilatojn inter la usonaj kaj eŭropaj ordenoj per la fondo de TAWUC (The AMORC World Union Council), sed sen sukceso. Simila projekto inter francaj kaj belgaj ordenoj FUDOSI travivis 17 jarojn.

AMORC estas unu el multaj ordenoj, kiuj predendas esti en la tradicio ce la Rozkruco.