Antisemitismo kaj Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 10:10, 5 jul. 2014 farita de Ludovica1 (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Utila kompendio|Kun la komenciĝo de kristanismo praktike estas forĝita la koncepto “Antijudismo”, kiu sin manifestas per fortaj kritikoj kontraŭ la hebrea mondo. Praktike forĝiĝas ankaŭ la nocio “kontraŭkristanismo

La sintagmo Eklezio kaj antisemitismo aludas al la kontraŭjuda sinteno de la kristanaro kiu laŭlonge de la jarcentoj generus tiun malindan fenomenon diritan “antisemitismo”.

La termino Antisemitismo estis forĝita fine de la 19-a jarcento de la ĵurnalisto Wilhelm Marr kaj konsistas en la kontraŭeco, sur rasaj bazoj, rilate religion kaj aliajn verajn aŭ supozitajn judajn karakterizojn; hodiaŭ la nocio estas estigita ankaŭ de politikaj motivoj aŭ facile konfuzita kaj ekspluatata pro la samaj: foje ĝin oni konfuzas kun rivaleco, malamikeco, nome kun kontraŭjudismo ankaŭ se ĉe historiistoj la du nocioj estas akurate distingitaj.[1]

Antisemitismo en nekristana epoko

La diasporo, tipa de la juda mondo, estas tiu socia kaj kultura fenomeno kiu vidas la judojn disperdiĝi en la mondo kaj samtempe konservi ilian kulturan kaj religian identecon. Ĝenerale oni koincidigas la diasporon kun la detruo de Jerusalemo en 587 a.K.]] (6-a jarcento) flanke de babilonia armeo kaj la deportado al Babilono de granda parto de la popolo de la urbo. Nombraj judaj komunumoj troviĝis en Mezopotamio, en Grekio, en Romo, en Aleksandrio kie juda estis ĉirkaŭ triono de la loĝantaro.

En ĉiuj tiuj lokoj okazis antisemitaj sintenoj inter la popolo kaj dekretoj kaj leĝoj malfavoraj al judismo kaj, foje, al ilia religio. Ekzemplo inter multaj, informu tion kio okazis en la jaro 38 p.K. en Aleksandrio.[2]

Spuroj de tiu persekuto emerĝas ankaŭ en la Biblio, ekzemple en la ciklo de Hester.

Tial antisemitaj (foje kontraŭjudaj) agoj okazis ankaŭ antaŭ ol la naskiĝo de kristanismo aŭ antaŭ ol tiu fariĝus ŝtata religio.

Kristana ekepoko

Laŭ iuj kristanoj kaj historiistoj, judoj sin makulus pri la mortigo de Jesuo Kristo krom pri la rifuzo akcepti liajn mesiecon kaj filiiĝon el Dio.

  • Johano Krizostomo verkis 8 homeliojn: en ili li akuzas la judojn pri rifuzo de la diaj donoj (“La sinagogo fariĝis kaverno de rabistoj kaj rifuĝo de sovaĝaj bestoj”; “ili vivas por la ventro”; …)
  • Laŭ sankta Aŭgusteno de Hipono ekzistas teologian fundamenton por kontrajŭdismo: li vidas en ili tiujn kiuj devas resti en la ekzisto por esti atestantoj de la krucumo de Jesuo Kristo. Kiel Kaino kiu plurestis por esti signo de mortiginto, kiel Esav kiu perdis sian unuenaskitecon avantaĝe de lia frato. Tiu vidpunkto fariĝis,praktike, la tradicia pozicio de la kristana eklezio (plibone, de la kristanaj eklezioj) ĝis, eble, la moderna epoko, en kiu tamen iom post iom malaperas antisemitismo. [3]
  • Dum mezepoko aldoniĝis, en multaj landoj de Eŭropo, aliaj akuzoj inter kiuj la rita mortigo neniam pruvitaj.[4]

La precipuaj kontraŭjudaj keĝoj estis promulgitaj post la leviĝo de kristanismo antaŭe al oficiala religio, kaj poste unika ŝtata, de la romia imperio (fine de la 4-a jarcento). De tiu momento ne nur ĉesis la privilegioj allasitaj de la pasintaj imperiestroj, sed sekvas duobla zorgo: altrudi al la judismo pezojn kaj diskriminaciojn kvazaŭ ili, ĉar malamikoj de kristanoj, estus ankaŭ malamikoj de la romia ŝtato. Teodosio la 2-a 438: «Al neniu de la judoj, al kiuj estas malpermesitaj ĉiuj administracioj kaj dignecoj, ni nek permesas ke ili praktiku la oficon de defendanto de komuna civitano, nek havi la honoron de patro.”

Esploristoj foje taksas tiujn kristanajn sintenojn kiel reagojn, almenaŭ dum la periodo de la de la romia kaj bizanca imperioj, kontraŭ la akuzoj kiujn judoj prezentis al la romiaj aŭtoritatoj, kiuj poste originis la persekutoj. Oni vidu ĉe Agoj de la Apostoloj.

Antisemitismo post la jaro mila

La afero substance ekŝanĝiĝis komence de la 11-a jarcento. Forte skizante oni povas kronologie tiel resumi:

  • la krucmilitoj efektivigis, laŭ iuj historiistoj, veran kaj propran antisemitismon;
  • la kvara Laterana koncilio (1215), kiu provis bremsi nekristanajn aŭ kontraŭkristanajn (ĉu veraj aŭ supozitajn?) aktivecojn de judoj aŭ por malhelpi kontraŭjudajn agresojn, per severaj normoj. Judoj devis:
  1. surmeti vestojn kiuj ili distingus el kristanoj
  2. ne ofici en publikaj strukturoj praktikantajn aŭtoritatecon sur kristanoj
  3. ne pretendi interezon pli altan ol tiun dekretitan per leĝo
  • la forigo de judoj de la teritorioj de la angla krono iniciate (12-a jarcento). (judoj rifuĝiĝis en Hispanio, Italio kaj precipe en Polllando). Oni vidu ĉe Juda problemo
  • la forigo de judoj el Francio iniciate de Filipo la 4-a (komence de la 14-a jarcento]]. Oni vidu ĉe Juda problemo
  • la forigo de judoj el Hispanio (1492): post la politikaj liberigo kaj unuiĝo de Hispanio, la hispanaj reĝoj volis doni al sia ŝtato ankaŭ unuiĝon religian: judoj kaj islamanoj devis fariĝi kristanaj aŭ elmigri: oni diras ke ĉrkaŭ 50.000 judoj “konvertiĝi al kristanismo aŭ forlasi la patrujon. Multaj, kiuj ne volis konvertiĝi, trovis akcepton en Romo kie la papoj kreis protektajn strukturojn.
  • la forigo el Sicilio kaj aliaj lokoj
  • la publikigo de la buleo 1555 (Cum nimis absurdum), republikigitaj en 1569 kaj 1593, redaktitaj de la papoj Paŭlo la 4-a, Pio la 5-a kaj Klemento la 8-a]] per kiuj oni provis realigi, por la romaj judoj, la normojn de la kvara Laterana koncilio. Tiuj normoj rezistos ĝis la unuiĝo de Italio. Laŭ tiuj, judoj devis
  1. surmeti distintigan signon. Tio, laŭ interpreto, por ke la kristanoj agresantaj ne havu ekskuzojn.
  2. loĝi ene de la geto, loko fermita nokte (por malhelpi ke ne eniru agresantoj), kun pordisto kristana pagata de judoj
  3. peti permeson por moviĝi ene de la ŝtato
  4. ne posedi nemoveblaĵojn en Romo dum tio estis praktike permesite en aliaj ŝtataj urboj
  5. ne aliri publikaj universitatoj
  6. ne praktiki liberalajn profesiojn kiel medicinon

Nb: pri la praktika realigo de tiuj normoj kaj pri la kaŭzo kaj pri la aŭtentikeco de ili diskutas historiistoj,

== Katolika Eklezio kaj faŝistaj rasaj leĝoj ==. Se ĝenerale post la franca revolucio, helpe de liberalaj regestoj, pliiĝis la movadoj por la rehabilito kaj liberigo de la judoj, tio ŝajnis allasi netuŝata la kontraŭjuda sinteno en katolikaj medioj. Sed ĝenerale la Katolika Eklezio devis sin defendi el konstantaj kontraŭkatolikaj judaj atakoj kiuj ne mankis eksciti sentojn kontraŭjudajn kiujn judoj kutime taksis antisemitismo aŭ kontraŭjudismo.

La kulmino de malamo al judoj aperis en la nazia Germanio el kiu originis la ekstermejoj

Per la rasaj leĝoj estis ([1938]]) en Italio atingita la kulmino de antisemitismo al kiu tamen la itala popolo ĝenerale reagis protekteme por la judoj.

En la Katolika Eklezio kreiĝis movadoj kaj kunlaborado por defendi kaj savi judojn kiel estas evidentigite en la listo de justuloj inter la nacioj de Jerusalemo kaj ĉ verkoj de nombraj historiistoj.

Malmultaj judaj kulturaj medioj, tamen, daŭrigas, kvankam senfina kontraŭa dokumentado, akuzi regantojn de la tiama Katolika Eklezio pri nesufiĉa reago. Oni vidu la artikolojn koncernantajn la papon Pio la 12-a.

La definitiva forlaso, en medioj de la Katolika Eklezio, de la teoria antijudisno, kaj do antisemitismo, okazis certe okaze de la Dua Vatikana Koncilio kaj la konstitucio Nostra Aetate (n. 4), de 1965, kiu reasertis kaj la unuenaskitecon, kaj la dian elekton de la juda popolo.

Notoj

  1. Vidu, ekzemple, M. Ghiretti,Storia dell'antigiudaismo e dell'antisemitismo, Bruno Mondadori, Milano 2002; P. Stefani, L'antigiudaismo, Laterza, Roma-Bari 2004.
  2. Clara Kraus Reggiani, [http://books.google.it/books?id=KXzJvkPŭ_oC&pg=PA136 Storia della letteratura giudaico-ellenistica. Mimesis Edizioni, Milano-Udine 2008, p. 136.
  3. Rimarkindas ankaŭ ke judoj ne rezignis akuzi kristanojn pri “religiaj” aŭ alispecaj krimoj.
  4. Ariel Toaff, tamen, kvankam ne akcentante ke okazis “paskoj de sango”, asertas ankaŭ ke ne eblas ekskludi ke kelkfoje tio okazis ĉe aŝkenazaj judoj.

Bibliografio

  • G. Martina, La Chiesa nell'età dell'assolutismo, Brescia 1989, pp. 89–103
  • F. Lovski, Antisémitisme et mystère d'Israel, Parigi 1955
  • A. Milano, Storia degli Ebrei in Italia, Torino 1963
  • M. Simon, Verus Israel. Etude sur les relations entre Chrétiens et Juifs dans l'Empire romain (135-425), Parigi 1964
  • L. Poliakov, Storia dell'antisemitismo, Firenze 1973
  • A. Foa, Ebrei in Europa dalla Peste Nera all’Emancipazione, Roma-Bari 2001
  • Y. Chiron, Pie XI (1857-1939), Perrin, Paris 2004, tr. it., Pio XI. Il papa dei Patti Lateranensi e dell'opposizione ai totalitarismi, Milano 2006.
  • E. Mazzini, "L'antiebraismo cattolico dopo la Shoah. Tradizioni e culture nell'Italia del secondo dopoguerra (1945-1974)", Roma, Viella 2012.

Vidu ankaŭ