Antoine Allier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antoine Allier
Persona informo
Naskiĝo 6-a de decembro 1793
en Embrun
Morto 27-a de julio 1870
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Jean-Antoine Allier vd
Profesio
Okupo politikistoskulptistooficiro vd
Aktiva en Parizo vd
Deputito de Hautes-Alpes
Dum 1839 – 1846
1848 - 1851
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antoine Allier (n. la 6-an de decembro 1793 - m. la 27-an de julio 1870) estis franca politikisto.

Kavaleria kapitano en la tempo de la Unua Franca Imperio, Allier sekve fariĝis skulptisto. Liaj verkoj estis plurfoje ekspoziciitaj inter 1822 kaj 1835. Antoine estis la filo de deputito Jean-Antoine Allier. Li mem fariĝis maldekstra deputito de la departemento Hautes-Alpes en la periodo de la julia monarkio, de 1839 ĝis 1846. Li akiris novan mandaton de 1848 ĝis 1851, dum la Dua Respubliko, kaj kunsidis kun la moderaj respublikaj subtenantoj de generalo Eugène Cavaignac.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Dictionnaire des Parlementaires français, Robert et Cougny (1889)