Antoine Busnois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuskripto de Missa O Crŭ Lignum, meso de Busnois. La dato ne estas certa, sed verŝajne meze de la 15-a jarcento.

Antoine Busnoys (ankaŭ Busnois; n. inter 1432 kaj 1435 en Busne ĉe Béthune, proksime al Lille; m. antaŭ la 6-a de novembro 1492 en Bruĝo) estis franca komponisto, kantisto, poeto kaj kleriko.

Vivo

Lia nomo supozigas devenon de Busnes (ĉe Lilliers). Li ŝajnas deveni el la patriciaro aŭ eĉ la nobelaro kaj verŝajne estis edukita je nekonata loko.

En la manuskripto Parizo 9223 eble konserviĝis indiko pri agado de Busnois en Bretonio. El la 15 ĉimanuskripte nomitaj poetoj, al kiuj ankaŭ apartenis Busnois, kelkaj restis en 1458 ĉe la kortego de la bretona duko Arturo la 3-a. Ĝis nun tiu ĉi hipotezo ne estis fondebla pro manko de dokumentoj.

Almenaŭ ekde 1460 Busnois estas dokumentebla kiel horlegisto ĉe la katedralo Saint-Martin de Tours. Ties trezoristo estis Johannes Ockeghem, fama komponisto, kiun laŭdis Busnois en la moteto In hydraulis (1465/67) kiel sian instruiston.

En 1461 Busnois verkis okaze de la kronado de Ludoviko la 11-a kiel reĝo de Francio la baladon Resjois toy terre de France.

Lumradieton sur la karaktero de Busnois ĵetas la raporto, ke li en Tours organizis kvin atakojn sur sacerdoto kaj mem partoprenis. Pro tio li estis ekskomunikita en 1461, tamen pro peto de Busnois senkulpigita de papo Pio la 2-a.

Tiu ĉi krimo tamen ne malutilis la karieron de Busnois. La 7-an de aprilo 1465 (palmodimanĉo) komenciĝis la promociiĝo de Busnois en la eklezia hierarkio. Ĉi tiun tagon oni levis lin ĉe Saint-Venant en Tours je la plej malsupran sacerdotan rangon, jam la 13-an de aprilo 1465 li estis nomumita vicdiakono. Estas pruvita, ke Busnois en tiu jaro estis Magister puerorum ĉe la katedralo de Tours: li do estris la ĥorknabojn kaj devis zorgi por ties edukadoj kaj senmakulaj vivokondutoj.

Verŝajne la 14-an de septembro 1465 la kanonikaro de la katedralo Saint-Hilaire-le-Grand en Poitiers decidis, korespondi al la aspiradon de Busnois pri la posteno de Magister puerorum. Senprokraste oni maldungis la ĝistiaman enhavanton de la ofico, certa Le Begun, kaj dungis Busnois. Tio aŭ argumentas por la elstara famo de Busnois kiel muzikisto aŭ por forta politika premo. Energie Busnois plialtigis la nivelon de la ĥoro, insistante pri tio, alpreni kapablajn ĥorknabojn. Tamen jam post la 19-a de julio 1466 la kapitulo reenkondukis Le Begun en sian antaŭan postenon, kio nur povus signifi, ke Busnois forlasis Poitiers.

La venonta vivstacio de Busnois estis Burgonjo. Oni longe kosideris lin kiel burgonja komponiston, sed novaj dokumentotrovaĵoj relativigis tiun ĉi taksadon. Intertempe la esploro pri Busnois kredas, ke ĉ. du trionoj el liaj kanzonoj estis komponitaj antaŭ 1467 kaj pro tio en Francio. En pluraj de tiuj ĉi kanzonoj Busnois aludas ekz. iun Jacqueline d’Hacquelville, kio temus pri la edzino de Jean Bochart aŭ Bouchart, kanclero de la Pariza parlamento. Serio de 12 kanzonoj estas dediĉita al Estiene Petit; tiel nomiĝis oficistoj ĉe la kortego de la franca reĝo.

Verŝajne ekde la 1-a de februaro 1467 Busnois estis je la servo de la grafo de Charolais. Tiu ĉi ne estis malpli ol Karlo la sentima, filo de la reganta burgonja duko Filipo la bona kaj ekde 1467 duko de Burgonjo. Tamen Busnois ne apartenis al la kortegokapelo, sed kiel chantre-valet de chambre li estis privata oficisto de la grafo. En ĉi tiu pozicio li estas dokumenebla ĝis septembro 1468.

Somere 1469 Busnois iĝis kantoro. Inter la 1-a de oktobro kaj la 1-a de novembro 1470 sekvis lia nomumiĝo kiel duonkapelano (kapelano partatempa kun duono de la salajro de kapelano): per tio Busnois finfine estis oficiala membro de la duka kapelo. Kio malhelpis al Busnois, iĝi regula membro de la kapelo malgraŭ pli ol du jaroj de deĵoro, ne estas konata. Eble lia vikarioposteno en la kastelo de Mons estis ligita kun duonjara rezidodevo.

Kiel membro de la kortegokapelo Busnois akompanis sian mastron je liaj vojaĝoj kaj militiroj. Estas transdonata, ke oni kompensis Busnois pro la kostoj ekestintaj pro la akiro de propra ekipaĵo kaj armaĵo.

En la tempospaco inter junio 1471 kaj julio 1472 oni finfine ordinis Busnois kiel kleriko. Inter la 13-a de oktobro kaj la 24-a de novembro 1472 li antaŭeniĝis en la rangon de kapelano. Tio ĉi verŝajne rilatas al tio, ke la 4-an de junio 1473 Karlo en la kastelo ĉe Mons informis la kapitulon de Sint-Silvester pri tio, ke Busnois estis rezigninta sian prebendon.

En 1476 la duko konsiderinde plimalgrandigis sian kapelon. Verŝajne pro tio evitigis al Busnois la militiron en Loreno (batalo ĉe Grandson la 2-an de marto 1476, batalo ĉe Murten la 21-an de junio 1476) kaj la katastrofo de Nancy. Verŝajne li tiutempe deĵoris ĉe Margarete von York, kiu estis ekde 1468 edzino de Karlo.

Busnois partoprenis la entombigon de la duko. Ties kapelon en 1477 transprenis Maria de Burgonjo, lia filino. Post la geedziĝfesto de Maria kaj reĝo Maksimiliano la 1-a Busnois kontaktis kun ties konstruota kapelo, kiu formos la fundamenton de la fama habsburga kapelo, al kiu poste apartenis Heinrich Isaac, Alexander Agricola kaj Pierre de la Rue.

Eble jam en 1478, certe ekde 1479 Busnois deĵoris ĉe Maksimiliano. La 6-an de marto 1482 matene Marie suferis ĉasakcidenton, je kies sekvoj ŝi mortis la 27-an de marto 1482. Kiam ŝi estis entombigita la 3-an de aprilo 1482, ankaŭ Busnois partoprenis la ceremonion.

Post la 21-a de majo 1483 la nomo de Busnois jam ne estas trovebla en la relative komplete konservitaj fakturoj de la reĝo. La kaŭzoj por tio ne estas konataj.

Busnois posedis prebendojn en Oost-Voorne kaj Tholen en Holando, ĉe la preĝejo Saint-Gommaire en Lierre (Lier), en Vorne (aŭ Verne, sendube Furnes en la episkopujo Thérouanne), eble ankaŭ en Condé.

Ekde ĉ. 1485 Busnois estis kantoro ĉe la preĝejo Sint-Gummaruskerk en Bruĝo, kie tiutempe ankaŭ Jacob Obrecht estis dungita. Ĉe Sint-Salvator la kantoro unuigis la funkciojn de kantoro malvastasenca, kiu kutime direktis la ĉantokantadon, kaj tiu de sukcentoro, kiu instruis al la ĥorknaboj la discantokantadon. Li estis membro de la Confraternitas chori ĉe Sint-Salvator. La 6-an de novembro 1492 oni registris la morton de Busnois.

Verkaro

Mesoj

  1. Missa L’homme armé;
  2. Missa O crŭ lignum;
  3. Patrem Vilayge.

Mesoj atribuitaj al Busnois

  1. Missa L’Ardent desir;
  2. Missa L’homme armé (I);
  3. Missa L’homme armé (II);
  4. Missa L’homme armé (III);
  5. Missa L’homme armé (IV);
  6. Missa L’homme armé (V);
  7. Missa L’homme armé (VI);
  8. Missa sine nomine;
  9. Missa Quant ce viendra.

Motetoj kaj magnificatoj

  1. Ad coenam agni providi;
  2. Alleluia, verbum caro factum est;
  3. Anima mea liquefacta est / Stirps Jesse;
  4. Anthoni usque limina;
  5. Asperges me (malaperinta);
  6. Conditor alme siderum;
  7. Gaude coelestis domina;
  8. In hydraulis;
  9. Lamentado pri la morto de Guillaume Dufay (post 1474, malaperinta);
  10. Magnificat sexti toni;
  11. Noel, noel;
  12. Regina caeli (I);
  13. Regina caeli (II);
  14. Victimae paschali laudes.

Magnifikatoj kaj motetoj atribuitaj al Busnois

  1. Magnificat octavi toni;
  2. Magnificat secundi toni;
  3. Incomprehensibilia / Preter rerum ordinem.

Profana muziko

  1. Acordes moy;
  2. Advegne que advenir pourra;
  3. Amours nous traicte / Je m’en vois;
  4. A qui vens tu tes coquilles;
  5. Au gré de mes iculx;
  6. A une dame;
  7. Au povre par necessité;
  8. A vous, sans autre;
  9. Bel acueil;
  10. Bone chére;
  11. Ce n’est pas moy;
  12. C’est bien maleur;
  13. C’est vous en qui;
  14. Con tutta gentileça;
  15. Corps digne / Dieu quel mariage;
  16. Cy dit benedicite;
  17. En soustenant;
  18. En tous les lieux;
  19. En voyant sa dame;
  20. Esaint-il merci;
  21. Faictes de moy;
  22. Faulx mesdisans;
  23. Fortuna desperata;
  24. (O) Fortune, trop tu es dure;
  25. Ha que ville;
  26. In myne zynn;
  27. Ja que lui ne;
  28. J’ay mayns de bien;
  29. J’ay pris amours tout au rebours;
  30. Je m‘esbaïs de vous;
  31. Je ne demande aultre degré;
  32. Je ne demande lialté;
  33. Je ne puis vivre ainsi;
  34. Joye me fuit;
  35. Laissez dangier;
  36. L’autrier la pieça /En l’ombre du buissonet / Trop suis jonette;
  37. L’autrier que passa;
  38. Le corps s’en va;
  39. Le monde a tel;
  40. Ma damoiselle;
  41. Maintes femmes;
  42. Ma plus qu’assez;
  43. Ma tres souveraine princesse;
  44. M’a vostre cueur;
  45. Mon mignault / Gracieuse, playsant;
  46. Mon seul et sangle souvenir;
  47. On a grant mal / On est bien malade;
  48. Pour entretenir mes amours;
  49. Pucellotte;
  50. Quant j’ay au cueur;
  51. Quant vous me ferez;
  52. Quelque povre homme;
  53. Quelque povre homme;
  54. Resjois toy terre de France / Rex pacificus;
  55. Seule a par moy;
  56. Soudainementmon cueur;
  57. Terrible dame;
  58. Une filleresse / S’il y a compagnion / Vostre amour;
  59. Ung grand povtre homme;
  60. Ung plus que tous;
  61. Vostre beauté / Vous marchez;
  62. Vostre gracieuse acointance.

Profanaj verkoj atribuitaj al Busnois

  1. Amours, amours, amours;
  2. Amours fait moult / Il est de binne heure né /Tant que nostre argent dura;
  3. Cent mile escus;
  4. Et qui la dira;
  5. J’ay bien choisi;
  6. Il sera pour vous canbatu / L’homme armé;
  7. Je ne fay plus;
  8. Je suis venu;
  9. Le serviteur;
  10. Quant ce vendra;
  11. Sans avoir (‚S’ amours vous fiu‘ aŭ ‚Malagrota‘);
  12. Se brief puis.

Literaturo

  • Catherine Brooks: Antoine Busnois, Chanson Composer. En: Journal of the American Musicological Society. Vol. 6, 1953, S. 111-135
  • Martin Claes: Antoine Busnois/Explanatory Notes. CD booklet Busnois, Van der Kamp & Kapel van de Lage Landen, 1993, Emergo Classics EC 3954-2
  • Clemens Goldberg: Die Chansons von Antoine Busnois: die Ästhetik der höfischen Chansons. Lang, Frankfurto ĉ.M. 1994. ISBN 3-631-47079-7
  • Paula Marie Higgins: Antoine Busnoys: method, meaning and context in late medieval music. Clarendon Press, Oxford 1999
  • Paula Marie Higgins: Parisian Nobles, a Scottish Princess, and the Woman’s Voice in Late Medieval Song. In: Early Music History. vol. 10, 1991, S. 145-200
  • Paula Marie Higgins: Antoine Busnois and Musical Culture in Late Fifteenth-Century France and Burgundy. Dissertation, Princeton 1987
  • Leeman L. Perkins: Antoine Busnois and the d’Hacqueville Connection. In: M. B. Win (Hrsg.): Musique naturelle et musique artificielle: In memoriam Gustave Reese, Le Moyen Français 5. Montréal 1979
  • G. Perle: The Chansons of Antoine Busnois. En: Musical Review. vol. 11, 1950, S. 89-97
  • Micheline D. Ustilla: The texts of the chansons of Antoine Busnois. Dissertation, Novjorko 1960