Antoine Galland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antoine Galland
Persona informo
Antoine Galland
Naskiĝo 4-an de aprilo 1646 (1646-04-04)
en Parizo
Morto 17-an de februaro 1715 (1715-02-17) (68-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj francapersaarabaturka vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Alma mater Kolegio de Francio vd
Profesio
Okupo antropologo • verkisto de porinfana literaturo • numismato • kolektisto de fabeloj • arkeologotradukisto vd
Laborkampo arkeologiotraduko vd
Aktiva dum 1670– vd
Verkado
Verkoj Les mille et une nuits vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antoine GALLAND (n. la 4-an de aprilo 1646 en Somme – m. la 17-an de februaro 1715) estis franca orientalisto kaj arkeologo, kaj la unua eŭropa tradukisto de Mil kaj unu noktoj.

En 1701 Galland estis akceptita en la Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio (Académie des Inscriptions et Belles-Lettres), kaj en 1709 li estis nomumita estro de la katedro de la araba en la Collège de France. Li estis aktiva ĝis sia morto en 1715.

Krom arkeologiaj esploroj, speciale en la areo pri numismatiko, li publikigis en 1694 kompilaĵon el arabaj, turkaj kaj persaj tekstoj, titolita Paroles remarquables, bons mots et maximes des orientaux (poste tradukita al la angla kaj publikigita en 1795). Inter liaj multnombraj verkoj sen publikigado estas versio de la Korano kaj Histoire générale des empereurs Turcs. Liaj taglibroj estis publikgitaj de Charles Schefer en 1881.