Antoine Germain Labarraque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antoine Germain Labarraque
(1777-1850)
Franca kemiisto kaj apotekisto.
Franca kemiisto kaj apotekisto.
Persona informo
Antoine Germain Labarraque
Naskiĝo 28-a de marto 1777
en Oloron-Sainte-Marie,  Francio
Morto 9-a de decembro 1850
en Galluis, proksima de Montfort-l'Amaury,  Francio
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Nacia Akademio pri Medicino de Parizo
Profesio
Okupo kemiisto • universitata instruisto • apotekisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antoine Germain Labarraque (1777–1850) estis franca kemiisto kaj apotekisto, malkovrinto de la malinfektaj proprecoj de la Akvo de Ĵavelle, kiun li rekomendis sub la diluita formo. En 1795, li ekmalsaniĝis pri tifo kaj post sia resaniĝo li estis liberigita de milita servo. En Montpellier li estis lernanto de Jean-Antoine Chaptal kaj en Parizo li vizitadis la lecionojn de Louis-Nicolas Vauquelin. En 1824, li estis vokita kiel asistanto okaze de la morto de Ludoviko la 18-a, kiu mortis pro longatempa gangreno. La putriĝanta korpo ellasis malbonodoron kaŭze de la malsano, kaj la kemiisto forigis la putran fetoron kovrinte la korpon per litotuko absorbita en klorhava akvo.

Elektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • L'Art du boyauderie (Parizo 1822).
  • De l'emploi des chlorures d'oxide de sodium et de chaux. (Parizo 1825).
  • On the disinfecting properties of Labarraque's preparations of chlorine (tradukita anglen fare de James Scott, eldonisto S. Highley, Londono 1828).
  • Manière de se servir du chlorure d'oxyde de sodium soit pour panser les plaies de mauvaise nature, soit comme moyen d'assainissement des lieux insalubres et de désinfection des matières animales (Parizo, 1825).
  • Note sur une asphyxie produite par les émanations des materiaux retirés d'une fosse d'aisance; suivant d'Expériences sur les moyens de désinfection propres à prévenir de pareils accidents (Parizo 1825).
  • Sur la préparation des chlorures désinfectants (Parizo 1826).
  • Rapport au conseil de salubrité de Parizo sur l'exhumation des cadavres déposés en juillet 1832 dans les caveaux de l'église Saint-Eustache.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]