Antoine Kouassi Kouablan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antoine Kouassi Kouablan
Antoine Kouassi Kouablan dum la Kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)
Antoine Kouassi Kouablan dum la Kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1967 (1967-12-28) (56-jaraĝa)
en Abengourou
Ŝtataneco Ebur-Bordo
vdr

Antoine KOUASSI KOUABLAN (naskiĝis la 28-an de decembro 1967 en Abenguru) estas kotdivuara esperantisto.

Li esperantistiĝis en 1985. Li konatiĝis kun Esperanto en Dakaro per renkontiĝo kun Alphonse Diatta. Li lernis la lingvon sub la gvido de Hans Bakker el Nederlando.

En la jaro 1987 li partoprenis en la jubilea 72-a UK en Varsovio, kun aliaj afrikdevenaj esperantistoj kiel Privas Tchikpe kaj Tomaso Serafino Wang kaj aliaj. Li estas diplomito pri la Cseh metodo ekde 1995 kaj estas membro de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro. Li finfaris la superan retkurson por afrikanoj sub la gvido de Renato Corsetti.

Dum multaj jaroj li instruis kaj ĝis nun instruas Esperanton en Abiĝano, precize en la urbeto Anjama.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li verkis libron kun la titolo "La reĝlando de Kojkro".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Afrika Centro Esperantista (ACE)