Antoine Meillet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Paul Jules Antoine MEILLET (n. la 11an de novembro 1866 en Moulins, departemento Allier – m. la 21an de septembro 1936 en Châteaumeillant, departemento Cher, estis la ĉefa franca lingvisto de la 20a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de notario de Châteaumeillant, Antoine Meillet ricevis duagradan instruadon en la liceo Théodore-de-Banville de Moulins. Studento en la Fakultato pri beletro de Parizo ekde 1885, li sekvis kursojn i.a. de fr:Louis_Havet en Sorbono, de Michel Bréal en Kolegio de Francio kaj de Ferdinand de Saussure en la Praktika Lernejo de altaj studoj. De F. de Saussure, li transprenis la kurson pri kompara gramatiko, kiun li kompletigis ekde 1894 per prelego pri la irana.

En 1897, li prezentis disertacion por doktoriĝo pri beletro (“Esploro pri la uzo de genitivo-akuzativo en malnova slava“). En 1905, li estris la katedron de kompara gramatiko en Kolegio de Francio, kie li dediĉis siajn kursojn al la historio kaj al la strukturo de la hindeŭropaj lingvoj.

Sekretario de la Societo pri Lingvistiko de Parizo, li estis elektita en la Akademio de enskribiĝoj kaj beletristiko en 1924.

Li instruis tutan generacion de francaj lingvistoj inter kiuj fr:Émile Benveniste, fr:Marcel Cohen, fr:Georges Dumézil, André Martinet, fr:Aurélien Sauvageot, fr:Lucien Tesnière, fr:Joseph Vendryes, kaj li malkovris fr:Gustave Guillaume.

Li influis ankaŭ certan nombron da fremdaj lingvistoj. Li estis aparte la inspirinto de la difino de la frazo, kiun alprenis la usona lingvisto en:Leonard Bloomfield. Li estis ankaŭ la unua, kiu identigis la fenomenon de la gramatikigo.

En 1890, unujara misio en Kaŭkazio ebligis al li studi la modernan armenan. En 1902, li ricevis la katedron de armena en la Lernejo de orientaj lingvoj. Li publikigis en 1903, sian “Esquisse d'une grammaire comparée de l'arménien classique“ (Skizo de kompara gramatiko de la klasika armena), kiu restas ĝis nun referenca en armena kaj hindeŭropa lingvistiko. Lia studento Hratchia Adjarian fariĝis poste la fondinto de la armena dialektologio. Ankaŭ pro la kuraĝigoj de Meillet, Émile Benveniste studis la armenan lingvon.

En Sorbono, Meillet priatentis la studojn de en:Milman Parry. Lia influo al li malfermis la vojon al profunda renovigo de la homeraj studoj.

Lia sinteno kaj agado favoris la starigon de instruado de la finn-ugraj lingvoj en Francio.

Verkoj de Antoine Meillet[redakti | redakti fonton]

Antoine Meillet verkis ĉirkaŭ 25 librojn pri la hindeŭropaj lingvoj, i.a. :.

  • Esquisse d'une grammaire comparée de l'arménien classique (Skizo de kompara gramatiko de klasika armena). 1903.
  • Introduction à l'étude comparative des langues indo-européennes (Enkonduko al kompara studo pri la hindeŭropaj lingvoj). 1903.
  • Les dialectes indo-européens (La hindeŭropaj dialektoj). 1908.
  • Aperçu d'une histoire de la langue grecque (Skiza prezento de historio pri la greka lingvo). 1913.
  • Altarmenisches Elementarbuch (Elementa libro pri la malnova armena) . Heidelberg. 1913
  • Linguistique historique et linguistique générale (Historia lingvistiko kaj ĝenerala lingvistiko). 1921.
  • Les origines indo-européennes des mètres grecs (La hindeŭropaj originoj de la grekaj metroj). Parizo : Presse Universitaires de France (PUF). 1923.
  • Esquisse d'une histoire de la langue latine (Historia skizo pri la latina lingvo). Parizo : Eld. Klincksieck. 1928. ISBN 2-252-01871-2
  • La méthode comparative en linguistique historique (La kompara metodo en historia lingvistiko). 1928.
  • Dictionnaire étymologique de la langue latine (Etimologia vortaro de la latina lingvo). En kunlaboro kun Alfred Ernout (1879-1973). 1932. Eldono ampleksigita fare de Jacques André (1910-1994), Parizo : Klincksieck, 2001. ISBN 2-252-03359-2 Notico n° : FRBNF37707942.

Memore al Antoine Meillet[redakti | redakti fonton]

Kolegio de Chateaumeillant kaj strato de Moulins ricevis la nomon de Antoine Meillet.

Antoine Meillet pri lingvolernado, kulturo kaj neceso de internacia lingvo[redakti | redakti fonton]

Se la lernado de la fremdaj lingvoj estas funde puŝata tiel ke ĝi profitas al la spirito, ĝi postulas longegan tempon. Se ĝi estas supraĵa, ĝi alportas nenion al la intelekta kulturo.

La ebleco institui facile lerneblan artefaritan lingvon, kaj la fakto ke tiu lingvo estas uzebla, estas demonstritaj en la praktiko. Ĉiu teoria diskutado estas vana. Esperanto funkciis, al ĝi mankas nur eniro en la praktika vivo.

Lingvo estas tradicia socia institucio. La volo de la homo senĉese intervenas en la lingvaĵo. La elekto de komuna lingvaĵo tia, kia la fanca, la angla, aŭ la germna devenas de volaj agoj. Lingvo kiel la norvega “lingvo de la lando” estis farita, surbaze de la norvegaj idiomoj, per arbitra elekto de elementoj, kaj reprezentas neniun difinitan lokan idiomon. (…) Do, estas nek absurde, nek ekscese provi eltiri el la eŭropaj lingvoj la komunan elementon, kiujn ili entenas por fari el tio internacian lingvon.“

La praktka neceso de internacia lingvo estas evidenta. Kaj ĉar tiu lingvo estas ebla, ĝi devas esti realigita.

El "Les langues dans l'Europe nouvelle". Parizo : Payot. 1918. 2a eldono en 1928.

Al la grandaj lingvoj de civilizacio, lingvoj de intelektaj elitoj, ĉiuj malfacile ellerneblaj, kiuj povas esti bone akiritaj nur fare de limigta nombro da personoj havantaj sufiĉe d libera tempo, kaj kiuj havas tro da beleco por ke ne estu penige aŭdi ilin mistraktitaj fare de personoj kiuj malperfekte scipovas ilin, necesas aldoni, por la kutima uzado de la internacia vivo internacia lingvo kiun ĉiu povas facile uzi.

Citita en “Feuillets encyclopédiques de Documentation espérantiste