Antoine Wiertz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memportreto ja la aĝo de 18 jaroj (1824)

Antoine WIERTZ, surnomita la filozofo kun pentrilo, estas belga pentristo kaj skulptisto naskita en Dinant en 1806 kaj mortinta en 1865 en sia metiejo ĉe la strato Vautier en Bruselo.

La metiejo - muzeo de la strato Vautier

« Tiu ĉi metiejo similas al cerbo, kun ĝiaj videblaj pensoj, la grandaĝo miksiĝinta kun bagatelo, kaj tie, inter la helo kaj ombrotruoj, sordidaj fantomoj, terura inkubo. Iom da homa cerbo fluas sur la muroj, fermentanta je vivo kaj penso, kaj alie ĝi ŝajnas rigidigita fare de freneza frapo. Videble, la pentristo apartenas al la raso de la grandaj revokonstruantoj. » (Camille Lemonnier)

La metiejo iĝinta muzeo

Ribela pentristo, fantazia frenezulo, fervorulo kaj ĝisosta idealisto, la famo de Antoine Wiertz estas tiel senmezura kiel lia metiejo-muzeo, kiu troviĝas ĉe la n° 65 de la strato Vautier en Bruselo. La pentraĵoj kiuj pendas de la domkadroj impresas per sia grandeco kaj per sia terura realismo, laŭ la pura tradicio de la esprima kaj monumenta pentroarto. La metiejo, iĝinta muzeo post lia morto, agas kiel magneto por la scivolemuloj sed ankau por la pentristoj kiun volonte loĝas en la Kvartalo Leopoldo. Longtempe, ĝia proksimeco ludas strategian rolon por provi vendi pentraĵojn aŭ akiri mendojn.