Antologioj en Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antologioj en Esperanto celas konigi per reprezentaj pecoj la literaturon de unuopaj nacioj. Ĉi-rilate ili estas tre gravaj parte per la akcelo de la Esperanta kulturo, parte el la vidpunkto de propagando: montrante la eblojn, kiujn Esperanto prezentas al siaj adeptoj por intelekta plezuro kaj riĉiĝo, kaj al ĉiuj nacioj por la konatigo de siaj kulturtrezoroj.

La unua nacia antologio estis la Pola Antologio de Kabe (1905). Multaj aliaj tiaj antologioj poste aperis:

Kataluna (1925), Bulgara (1925), Belga (1928), Svisa (1929), Estona (1932), Hungara (1933), Sveda (1934), Aŭstria (1953), Angla (1957), Ĉina (1960), Dana (1961), Slovaka (1977), Skota (1978), Makedona (1981), Germana (1985), Hebrea (1987), Itala (1987), Aŭstralia (1988), Rumana (1990), Brazila (1994), Franca (1998), Latina (1998), Okcitana (1998), Bolivia (2004), Brazila (2007), Podlaĥia (2009).

Ekzistas ankaŭ antologioj, kiuj mallarĝigas sian temon al unu formo (ekzemple Antologio de Portugalaj Rakontoj), tempoperiodo (Franca Renesanca periodo), lingvo (Antologio Latina), regiono (Podlaĥia antologio), aŭ vivstilo (Glaŭka Lum' Geja Antologio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.