Antonín Slanina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonín Slanina
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1904 (1904-11-30)
Morto 26-an de septembro 1980 (1980-09-26) (75-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Antonín SLANINA (naskiĝis en 1905; mortis la 26-an de septembro 1980 post longa malsano en Prago) estis ĉeĥa esperantisto, unu el la plej konataj Esperanto-instruistoj en Ĉeĥoslovakio, aŭtoro de rektmetoda lernolibro.

Antaŭ la dua mondmilito li organizis plurajn E-klubojn. Li helpis organizi la famajn radio-elsendojn de la praga Verda Stacio kaj kunfondis la Someran Kolegion de Esperanto en Doksy, kiu siatempe ĝuis internacian renomon. Li estis redaktoro de Ligilo, aktoris en Verda Ĉaro de Julio Baghy.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto per intermetodo (kserokopiita manuskripto, 180 p.)
  • La maskoj (elsendis Verda Stacio)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Programoj en Verda Stacio[redakti | redakti fonton]

  • 15. 10. 1945 Forge-Slanina: Intervjuo kun franco
  • 5. 11. 1945 Ivone de Petry-Slanina: Intervjuo kun franca dancistino
  • 8. 11. 1945 Slanina: Filma industrio en ŝtatan posedon.
  • 6. 12. 1945 Slanina kaj trupo: Sankta Nikolao,
  • 20. 12. 1945 Slanina-Eliášová: Interparolo kun partizanino.
  • 3. 1. 1946 Slanina, Eliášová, Valeš: Novjara sceno
  • 4. 3. 1946 Slanina (kaj aliaj): Karnavala sceno
  • 1. 4. 1946 Slanina-Valeš: Gaja sceno aprila
  • 13. 6. 1946 Slanina-trupo: Majo 1945 en Ĉeĥoslovakio.
  • 17. 6. 1946 Slanina-Šolc: Intervjuo pri la someraj kursoj en Doksy
  • 26. 9. 1946 Slanina: Kio estas URO-labor-lernejoj
  • 7. 10. 1946 Šimon (Slanina): Ĉekoslovakaj lernejoj
  • 30. 12. 1946 Eliášová-Valeš: Intervjuo kun Sta Silvestro (verkis. A. Slanina)
  • 6. 12. 1947 La plej eta postsigno, detektivkomedio de Ed. Fikar en traduko de Slanina kaj Nývlt, reĝisoris Dal. Chalupa.
  • 14. 4. 1949 Konversacio kun la aŭskultintoj respondante al iliaj demandoj kaj deziroj. La tekstaron verkis kaj aranĝis Ant. Slanina kaj Miloš Nývlt.
  • 2. 5. 1949 Populara ĉeĥa unuakta komika opero de Blodek En la puto. Enkondukajn vortojn parolis Ant. Slanina.
  • 2. 11. 1949 Epizodo komencas, radio-dramo de Olga Horáková, tradukita de Ant. Slanina, kun reĝisoro Dalibor Chalupa.
  • 6. 9. 1950 radio-filmo Ĉeĥoslovaka junularo. En la komenco s-o Slanina salutis la aŭskŭltintojn ĉe la komenco de la aŭtuna sezono kaj respondis al diversaj korespondintoj. Poste eksonis VIII-a slava danco de Dvořák kaj post ĝi voĉoj de s-oj Slanina, Nývlt, Bobek, Neuman, Mařík skizis sintenon de ĉeĥoslovaka junularo al samtempaj problemoj kulturaj kaj politikaj