Antonín Sochor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antonín Sochor
Antonín Sochor
ĉeĥoslovaka soldato
Naskiĝo 16-a de junio 1916
en Lohbern, Germanio
Morto 16-a de aŭgusto 1950
en
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Generalmajoro Antonín Sochor estis komandanto de motorizita bataliono de mitralistoj de la 1-a ĉeĥoslovaka memstara brigado en Sovetunio kaj Heroo de Sovetunio.

Antaŭ la milito[redakti | redakti fonton]

Antonín Sochor naskiĝis la 16-an de junio 1916 en Lohberg en Germanio, kien liaj gepatroj, same kiel centoj da nordbohemiaj ministoj, foriris je laboro kaj kie lia patro dumtempe laboris kiel ministo. Kiam eksplodis la unua mondmilito, la patro soldatiĝis en italan batalfronton kaj la patrino revenis kun kvar infanoj al siaj gepatroj ĝis Duchcov, kie la malgranda Antonín finvizitis komunuman lernejon. Ĉar lia patro revenis el la milito kiel invalido kaj la familio suferis pro mizero, Antonín ne povis finviziti studadon en komerca akademio en Teplice kaj en 1933, dum la granda krizo, li komencis labori kiel helplaboristo en vitrofabriko. Jam studante li komencis aktive dediĉi sin al sporto kaj en 1934 li aniĝis en socialdemokratian partion. Tiutempe li unuafoje kunpuŝiĝis kun henleinanoj, kiuj komencis aktive prezentiĝi kontraŭ la ĉeĥa minoritato en la ĉeĥa limregiono. En oktobro de 1936 li komencis soldatservi en Trenčín, kie li sukcese finvizitis en junio de 1938 suboficiran lernejon en rango de serĝento. Dum mobilizo li agadis en Komárno kaj post munkena kapitulacio li decidiĝis, ke li restos en armeo kiel pludeĵoranto, por ke li povu defendi la tenajlitan respublikon. Post establo de Protektorato Bohemio kaj Moravio li revenis ĝis Duchcov, kie li estis post konflikto kontraŭ gemanoj arestita kaj en majo de 1939 li estis internita en labortendaro proksime de Leipzig. En fabriko, kiel li laboris, li faris vicon de etaj sabotadoj kaj kiam komenciĝis esplorado, li donis aliĝilon al germanan armeon kiel volontulo, por ke li forturnu de si suspekton. Ĉar li havis germanan naskolokon, li estis senprobleme akceptita kaj tralasita por mallonga libertempo. Malgraŭ tio ke li estis kaŝobservata de gestapo, li sukcesis interkontaktiĝi kun anoj de rezistmovado, kiuj helpis lin dum lia fuĝo en Pollandon, kie li poste agadis kiel rotestro de ekzercista roto.

La dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post atako kontraŭ Pollando en septembro de 1939 falis ĉeĥoslovakaj legioj en sovetan militkaptitecon kaj ties anoj estis internitaj en tendaroj Jarolimka, Oranka kaj Suzdal. Tie Sochor estis en februaro de 1943 elektita kiel komandanto de ekzerctaĉmento de nove kreiĝanta la 1-a ĉeĥoslovaka memstara kampa bataliono en Sovetunio. Kiel ano de konskripta komisio li ekkonis inter rekrutoj Štěpánka Cejzlarová, kun kiu li edziĝis la 17-an de septembro la saman jaron. Je unu monato pli poste li transprenis komandadon de taĉmento de esploristoj - mitralistoj, ekipitaj per mitralo PPŠ-41. Sur liaj ŝultroj staris enpraktikigo de tiu ĉi nova armilo en la ĉeĥoslovakan soldataron, kion li pruvis kun bravureco propra al si kaj li fariĝis majstro en ties priregado.

En januaro de 1943 li forveturis kun sia taĉmento en konsisto de la 1-a memstara kampa bataliono en la batalfronton, kie li estis matene la 6-an de marto komisiita per faro de la unua batalatako de la ĉeĥoslovaka taĉmento - faro de esploro ĉe vilaĝo Sokolove. Jam dum tiu ĉi unua kunpuŝiĝo kun la malamiko la esploristoj gvidataj de li paralizis grupon da germanaj tankistoj. Defendante Sokolovon je du tagoj pli poste Sochor ne nur komandis, sed li mem per pafado el mitralo repuŝis atakantan germanan infanterion malantaŭ tankoj. En bataloj li daŭrigis ankaŭ poste, kiam li estis leĝere vundita de la mano kaj nur vespere li retiriĝis kun siaj viroj malantaŭ rivero Mĵa. Kun sia vundiĝo li estis transportita en malsanulejon en Ĥarkov, kiu je kelke da tagoj falis en germanajn manojn. Sochor sukcesis el la konkerita urbo eskapi kaj elkonduki ankoraŭ du vunditajn batalantojn. Por la lerteco en batalo kaj la kuraĝo dum la savo de la vunditoj el Ĥarkov li estis ordenita per Ĉeĥoslovaka milita kruco 1939 kaj per soveta Ordeno de Ruĝa flago.

De maldekstre: Richard Tesařík, Antonín Sochor kaj Josef Buršík

Somere de 1943 li estis en rango de subleŭtenanto nomita komandanto de motorizita roto de mitralistoj de la 1-a ĉeĥoslovaka memstara brigado en Jefremov. La 1-an de septembro al lia edzino naskiĝis filo Ludvík kaj Sochor ricevis mallongan libertempon, por ke li povu iri viziti ŝin. Reveninte al sia taĉmento li partoprenis liberigadon de Kievo, kie liaj viroj eminentiĝis, kiam subtenantaj per tankoj ili konkeris fabrikon Bolŝevik, neniigis tri kontraŭtankajn kanonojn, kelke da maŝinpafilaj nestoj kaj postlasis en sia sektoro 630 mortigitaj malamikoj. Marŝante al stacidomo lia roto estis haltigita fare de grupo de ss-anoj, kiuj pelis antaŭ si areton da civiluloj - virinoj kun infanoj kaj pli aĝaj homoj. Sochor mem trans ĝardenoj enpenetris malantaŭ la iranta "vivbarilo" kaj per pafaro li faligis la surprizitajn ss-anojn. La sekvintan tagon liaj viroj komune kun tankistoj Richard Tesařík kaj Josef Buršík atingis kiel la unuaj bordojn de Dnepro. La 8-an de novembro la mitralistoj gvidataj de li trabatalis sin ĝis Ĉernjaĥov, kie ili malfunkciigis priservon de germanaj baterioj kaj ekprenis pli grandan kvanton de malamika bataltekniko. Pro tiuj ĉi faroj estis al la freŝa leŭtenanto Antonín Sochor donita la dua Ĉeĥoslovaka milita kruco 1939 kaj la 21-an de decembro 1943 estis al li donita Ora stelo de Heroo de Sovetunio.

En la sekvanta periodo li ravivis trankvilon kun sia familio kaj denove revenis la batalfronton nur post Kristnasko. Jam la 30-an de decembro li gvidis esploron en vilaĝo Matjesa, kie li elkondukis sian taĉmentoj el ĉirkaŭigo. En sekvanta batalo je vilaĝo Ruda li ekprenis maŝinpafilon, per kiu li poste pafmortigis ĉirkaŭ du dekojn de germanaj soldatoj. Por la sukcesa agado en spaco de Bílá Cerekev li estis rekompencita per sia jam la tria Ĉeĥoslovaka milita kruco 1939. En januaro 1944 li estis poste duanfojon leĝere vundita, ĉifoje en kruron. Ekde la 13-a de aprilo leŭtenanto Sochor estis en funkcio de komandanto de motorizita bataliono de mitralistoj, kiu en konsisto de infanteria la 1-a ĉeĥoslovaka memstara brigado partoprenis en karpata-dukla operaco. Sochor gvidis siaj virojn la plenajn dek tagojn en multajn sturmojn al la t.n. "Sanga trigonometria linio" 534, dum kiu li suferis la 14-an de septembro 1944 gravajn vundiĝojn. Li estis transportita en malsanulejon, kie kuracistoj elprenis el lia korpo 218 romperojn kaj pluaj tri monatojn li pasigis kuracante. Por mallonga tempo li revenis en la batalfronton, por ke li poste en februaro 1945 fariĝu instruisto de oficira lernejo. Ekde aprilo poste jam en rango de staba kapitano li komandis al staba roto de ministro de nacia defendo.

Post la milito[redakti | redakti fonton]

Post la milito li estis akceptita en armeon kiel profesia oficiro kaj sendita al Altlernejo militista. Post ties finvizito somere de 1947 li estis en rango de majoro aligvidita al stabo de komandantejo de la 1-a divizio en Prago. Tiutempe al lia edzino naskiĝis filino Eva. Kiel ano de grupo de oficiroj de generala stabo li estis en aŭgusto de 1948 komisiita per sekreta ekzerco de brigado de judaj volontuloj el organizo Hagana. Unue li gvidis ilian ekzercon en la ĉeĥoslovaka teritorio en armea spaco Libavá kaj poste en Izraelo, kie li agadis certan tempon kiel konsilanto de operaca sekcio de la izraela armeo. Post eksiro kun la juda ŝtato la komunisma registaro revokis lin reen en Ĉeĥoslovakion, kiel li estis en septembro de 1949 nomita profesoro de infanteria lernejo en Milovice u Prahy kaj samtempe komandanto de lernejo de mezkomandantoj. La 1-an de julio 1950 li estis avancita en rangon de kolonelo. Je unu monato kaj duono pli poste, kiam li estis revenanta el armea ekzerco el spaco de Ralsko, kolonelo Sochor suferis dum ĝis nun neklarigitaj cirkonstancoj gravan vundiĝon dum aŭtomobila akcidento. Al sekvoj de tiu ĉi akcidento li subiĝis la 16-an de aŭgusto 1950.

In memoriam[redakti | redakti fonton]

La 6-an de oktobro 1955 kolonelo Antonín Sochor estis avancita en rangon generalmajoro in memoriam. Lia busto estis lokigita sur honora sepultejo ĉe Monumento de Dukla kaj ĉe bazlernejo en Duchcov, kiu portas lian nomon, estis konstruita al li statuo. Estas nomitaj laŭ lia nomo stratoj en multaj urboj en Ĉeĥio.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]