Antonín Sova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antonín Sova
Antonín Sova
ĉeĥa poeto
Naskiĝo 26-a de februaro 1864
en Pacov, Bohemio (Aŭstrio-Hungario)
Morto 16-a de aŭgusto 1928
en Pacov, Ĉeĥoslovakio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Antonín SOVA (naskiĝis la 26-an de februaro 1864 en Pacov - mortis la 16-an de aŭgusto 1928 en Pacov) estis ĉeĥa lirika poeto, unu el la plej elstaraj reprezentantoj de impresionismo kaj simbolismo en la ĉeĥa literaturo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1885 li finis studon de gimnazio en Písek, studadon de juro en Prago ne kompletigis pro financaj problemoj. Sekve li laboris en kancelario de Otta-enciklopedio, poste kiel skribisto en Praga magistrato kaj kiel direktoro de la urba biblioteko.

Li estis timema soleculo kun grava mjela malsano, kiu malhelpis al li fine liberan moviĝadon. En junaĝo li estis sente ligita al sia patrino, kies morto en 1879 forte influis lian verkaron.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Sova apartenas al fondintoj de la ĉeĥa lirika poezio, impresionisma kaj simbolisma.

La plej signifa el la impresionismaj poetoj, kun tre rimarkinda talento improviza, tre fekunda. En lia verkaro rebrilas ĉiuj poetmetodoj, de realismo ĝis ekspresionismo.

"La librojn de lia junaĝo inundis la liriko de speciala ataka kaj incita sorĉeco, la liriko de homo suferinta pli ol la ceteraj pro la batoj, malgrandaĵoj kaj mizeroj de la samtempo, ĉar li pli sopiris la realaĵojn de la vivo purigita kaj savita pro justeco... Post tiuj libroj, Sova venis al melodioj harmoniaj, al vizioj, pri estonta liberigita kaj purigita homeco, li venis al poemoj kvietigitaj de la kredo pri la neceso de la renaskiĝo de l' socio, al poemoj jubilantaj pro ĝojo pri fianĉiĝo inter spirito kaj sensoj, forto kaj bono." (F. X. Šalda).

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Květy intimních nálad ("Floroj de intimaj etosoj", 1891)
  • Vybouřené smutky ("Forpetolitaj afliktoj", 1897)
  • Lyrika lásky a života ("Liriko de la amo kaj de la vivo", 1907)
  • Ivův román ("La romano de Ivo", 1902)
  • Výpravy chudých ("Ekspedicioj de malriĉuloj", 1903)
  • Tóma Bojar ("Toma Bojar", 1910)
  • Ještě jednou se vrátíme ("Ankoraŭ unufoje ni revenos", 1912)
  • Žně ("Grenrikolto", 1913)
  • Zpěvy domova ("Kantoj de la hejmo", 1918)

En Esperanto[redakti | redakti fonton]


La regiono de Tábor

Malriĉas nur ja Tábor-regiono,
sed mi ĝin amas ege, senmezure,
en suno ludas eta monta zono
kaj flavas greno preskaŭ jam mature,
ĉe vojoj forstaj brulas karbig-stakoj,
poŝtist' veturas tra arbar' rezigna,
gardist-kabanoj inter junaj fagoj
sin kaŝas ie sub amaso ligna,
la urboj estas etaj, forkaŝitaj
sub forstoj nubaj, kie krepuskiĝas,
salutas vin kasteloj detruitaj
kaj glor' de Žižka ĉie ĉi sentiĝas.
(Rudolf Hromada)

Regionoj de Tábor

Malriĉa estas Tábor-regiono,
sed mi senfinan amon por ĝi havas,
tie en sun' monteta ludas zono
kaj preskaŭ jam matura greno flavas,
ĉe voj' arbara brulas karbigstakoj,
kaj poŝt' veturas tra malĝoj' arbara,
arbaristej' en mar' de junaj fagoj
inter amasoj da lignaro staras,
malgrandaj urboj perde forkaŝitas,
inter la forstoj kaj krepusk-nebuloj
pinakloj burgruinaj vin invitas
kaj glor' de Žižka dormas en anguloj.
(Jiří Kořínek)

La regiono de Tábor

Malriĉa estas nia Tábor-regiono,
Sed mi adoras ĝin per amo senmezura:
En suna bril' jam ludas da montetoj zono,
Kaj jen flaviĝas greno preskaŭ plen-matura,
Ĉe vojo en arbaro karbigej' bruletas,
Poŝtveturilo pasas tra pinaroj tristaj,
En mar' da junaj fagoj ie siluetas
Tra inter ŝtip-amas' dometoj forstgardistaj,
Sub abiaroj, kiuj nebulece fumas,
Urbeto pli ol unu kuŝas forkaŝita,
Al ni krenel' kastelruina palpebrumas -
Kaj ĉiuloke duondormas glor' husita.
(Miloš Lukáš)

La pejzaĝo de Tábor

Profunde kaj ĝisfunde ĝi mian koron tuŝas:
la region' de Tábor, eĉ se ĝi tre malhava ...
Moderaj montaretoj en suna bano kuŝas
kaj gren' sur kampoj ondas matura, preskaŭ flava.
Laŭ la arbar-ŝoseo karbigaj stakoj ardas
kaj kun melankolio bruas la poŝta ĉaro.
Maro da junaj fagoj forsto-dometojn gardas,
kiujn deflanke premas arb-trunkoj kaj ŝtiparo.
For de la viv-tumulto sin kaŝas etaj urboj,
sub la arbar-nebulo en ombroj kaj kvieto
salutas vin kreneloj de disfalantaj burgoj
kaj dormas glor' de Žižka en ĉiu anguleto.
(Tomáš Pumpr)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]