Anton Diabelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anton Diabelli, litografio de Josef Kriehuber el 1841
Memortabulo por Anton Diabelli ĉe lia naskiĝdomo en Mattsee
Tombŝtono de Anton Diabelli

Anton Diabelli (naskiĝinta la 5-an de septembro 1781 en Mattsee ĉe Salcburgo; mortinta la 8-an de aprilo 1858 en Vieno) estis aŭstra komponisto kaj muzikeldonisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lian patron Nikolaus naskiĝintan en Aurolzmünster la baptatesto skribita la 6-a de septembro nomas „muzikisto ĉiloka“; lia patrino Regina, naskiĝinta Moser, devenis de muzikistofamilio el Uttendorf. La geedziĝo de la du okazis la 23-an de oktobro 1780 en la paroka preĝejo Sankta Laŭrencio. Patro Nikolaus tenis vere la familian nomon Dämon (eo: demono, diablo), italienigis tamen – alude tiun de komponisto Corelli – sian originan nomon en Diabelli.

Anton Diabelli ricevis siajn unuajn lecionojn pri kantado, pian- kaj orgenludo de sia patro. En la aĝo de sep jaroj li estis akceptita en la monaĥejo Michaelbeuern. Tie li ricevis ankaŭ fundamentan muzikan edukadon, kiun li en 1790 laŭ instigo de sia protektanto Michael Haydn daŭrigis en la benediktana gimnazio je Salcburgo. Tiu ĉi estis ekkoninta la kompozician talenton de Diabelli, antaŭenigis kaj instruis lin.

En 1796 li iris al la latinlernejo Vilhelmo-Gimnazio en Munkeno, ĉar laŭ deziro de liaj gepatroj li fariĝu pastro. Por povi fini siajn teologiajn studojn, li aliĝis en 1800 en la cisterciana monaĥejo Raitenhaslach. Diabelli tamen komponis kaj estis plue protektata de Michael Haydn.

Kiam en la jaro 1803 la monaĥejoj estis sekularigita, ankaŭ Diabelli devis forlasi Raitenhaslach. Li rezignis la intencon fariĝi pastro kaj sin turnis nur al la muziko. Lia kariero kondukis lin al Vieno kun Joseph Haydn, frato de Michael Haydn. En Vieno li jam baldaŭ renomiĝis kiel pian- kaj gitarinstruisto. Li ne nur spertis la respekton de Haydn, sed ankaŭ amikiĝis kun Ludwig van Beethoven. Estis ankaŭ tiu ĉi, kiu muzikhistorie famigis Diabelli-on, sian Diabolus-on, kiel li ŝerce nomis lin: per siaj 33 variacioj opus 120 pri fakte simpla „Diabelli-valso“ (Diabelli-variacioj). Je tio la variacioj de Beethoven ne konvenis al tio, kion estis atendinta Diabelli. Li estis sendinta ĉi tiun valson ne nur al Beethoven, sed al multaj komponistoj kun la peto, verki pri tio variacion. Entute 51 komponistoj kaj pianistoj sendis variaciojn, krom Beethoven i.a. Franz Schubert, Ĉefduko Rudolfo de Aŭstrujo, Franz Xaver Wolfgang Mozart, Moritz Grafo de Dietrichstein, Heinrich Eduard Josef Barono de Lannoy, Ignaz Franz Barono de Mozelo, Carl Czerny, Johann Nepomuk Hummel, Ignaz Moscheles. Ankaŭ juna Franz Liszt ricevis ekzempleron kaj liveris pri tio variacion.

En 1807 la itala gitaro-virtuozo Mauro Giuliani alvenis al Vieno, kaj jam baldaŭ evoluis vigla arta interŝanĝo, kiu estis grava por la verkado de Diabelli por gitaro. Li verkis komponaĵojn por sologitaro, gitarajn duojn kaj triojn, dom- kaj ĉambromuzikon por gitaro lige kun piano kaj aliaj instrumentoj, same kiel lidojn kun gitarakompano.

En 1818 Diabelli konatiĝis kun eldonisto Peter Cappi, kaj la du ekde tiam entreprenis muzikaĵokomercon kaj eldonejon. Tiun ĉi entreprenon Diabelli transprenis en 1824 je sia konto kaj antaŭenigis kiel eldonisto kelkajn el la grandaj komponistoj siatempaj: Jen estas nomendaj krom Lachner, Michael kaj Joseph Haydn, Luigi Cherubini kaj Mozart kaj precipe Franz Schubert.

Diabelli mortis pro demenco je vualigo de la menso. Lia garantianto estis Leopold von Sonnleithner. Anton Diabelli estis entombigita sur la tombejo Sankta Markso en Vieno. En 1894 oni nomis la Diabelli-Strateton en Vieno-Hietzing laŭ li.

Verkado[redakti | redakti fonton]

La multe pli ol 200 komponaĵoj de Diabelli ampleksas fakte ĉiujn muzikajn ĝenrojn, ekzemple pianaĵojn por du aŭ kvar manoj, lecionan kaj studan materialon por piano kaj por gitaro, orkestroverkojn, ĉambromuzikajn verkojn, operetojn, kantoteatraĵojn, kantatojn, mesojn, ofertoriojn, gradualojn. Pro ĉi tiu varieco kaj la granda verknombro Diabelli estas rigardebla kiel unuaranga komponisto inter la vienaj klasikistoj.

Lia eklezia muziko estis ŝatata pro siaj facilkomprenebleco kaj komforta prezentebleco. Tiuj ĉi verkoj estas ekzemploj de ĝenro, kiu celis la popularigon de la postklasika ekezia muziko. Aparte lia Pastoralmesse opus 147 kaj la Landmesse opus 107 nuntempe estas denove ofte prezentataj. Per siaj muzikdramaj verkoj Diabelli tamen havis malpli da sukceso.

Kiel aparte valorstabilaj sendube montriĝis liaj pianoverkoj por du respektive kvar manoj. Ili propronas ĝuste por la instruado plaĉan, pedagogian studmaterialon. La progrese kreska teknika kaj muzika grado de malfacileco pasas ekde la Melodischen Übungsstücken im Umfang von fünf Tönen (melodiaj ekzercopecoj en la amplekso de kvin tonoj) trans la Jugendfreuden kaj sonatinoj ĝis al ĉarmaj sonatoj. Aparte la kvarmanaj Melodischen Übungsstücke estas tre popularaj en la komenca pianludoinstruo. Kvankam la unua ludanto (diskanto) limiĝas je nur kvin tonoj, Diabelli jen kreis melodie plaĉan, harmonie abundan kaj forme tre varioplenan pianociklon, kiu ĝis en la nuntempo trafis sur granda akceptemo.

Grava estas Diabelli tamen ankaŭ kiel komponisto por gitaro. El la epoko de lia instrudao de gitarludo devenas Gitarreschule (gitarinstrulibro) kaj aliaj instruaj verkoj. Por gitaro sola kaj por du gitaroj li verkis ĉefe sonatojn, sonatinojn, variaciarojn, serenadojn kaj aranĝaĵojn de popularaj opermelodioj; krome li komponis ĉambromuzikon lige kun piano, arĉ- kaj blovinstrumentoj kaj grandan aron da lidoj kun gitarakompano.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

Muziko por piano[redakti | redakti fonton]

Je du manoj

  • Die ersten Lektionen am Pianoforte, op. 125
  • Sonatoj kaj sonatinoj op.50, op.53, op.85, op.117, op.151 kaj op.168
  • 100 kadencoj op.154

Je kvar manoj

  • Melodiaj ekzercopecoj, op. 149
  • Sonatoj op.24, op.32, op.33, op.37, op.38, op.54, op.58, op.60, op.73
  • Rondo, op. 152
  • 2 Sonates mignonnes & Rondo militaire, op. 150
  • L’ami des enfants – 6 Sonatines faciles, op. 163

Muziko por kaj kun gitaro[redakti | redakti fonton]

Unu gitaro

  • Trauermarsch auf den Todt des Herrn Michael Haydn für eine Guitarre von seinem Schüler Anton Diabelli (WoO)
  • 30 sehr leichte Übungsstücke für die Gitarre, op. 39
  • 24 leichte Altwiener Ländler
  • Fünf Wiener Tänze
  • Vier Rondinos
  • Sonate C-Dur, op. 29, Nr. 1
  • Sonate A-Dur, op. 29, Nr. 2
  • Sonate F-Dur, op. 29, Nr. 3
  • Zwei Rondos und zwei Fugen, op. 46
  • 10 leichte Stücke, op. 89 für Gitarre
  • Gran Variazioni sopra la cavatina dell’ opera: Tancredi, op. 104
  • 12 leichte Ländler (12 Tyroliennes Faciles, 12 Easy Tyroliennes), op. 127 für Gitarre

Du gitaroj

  • Variationi sopra un tema favorito, op. 57 für Terz- und Primgitarre
  • "Der Freyschütze": romantische Oper von C. M. von Weber: für zwey Gitarren eingerichtet von Anton Diabelli
  • Quatrième Serenade, op. 96 für Terz- und Primgitarre
  • Grande Sérénade, op. 100 für Terz- und Primgitarre
  • Zyklus über „La gazza ladra“ von G. Rossini, ohne Opuszahl für Terz- und Primgitarre

Tri gitaroj

  • Trio F-Dur, op. 62

Gitaro kaj piano

  • Sehr leichte Stücke I–IV
  • „Grande Sonate Brillante pour le Piano-Forte et Guitare“, op. 102
  • Sonatine op. 68 für Klavier und Gitarre
  • Sonate op. 71 für Klavier und Gitarre

Ĉambromuziko kun gitaro

  • Serenade für Flöte und Gitarre
  • Serenata concertante, op. 105 für Flöte (Violine), Viola und Gitarre
  • Duo A-Dur für Violine und Gitarre
  • Duo D-Dur für Violine und Gitarre

Lidoj kun gitaro (selekto)

  • Kvar lidoj akompanataj de gitaro Lieder mit Begleitung der Gitarre (sen verknumero):
  • 1. Musiklied
  • 2. Huldigung
  • 3. Andenken
  • 4. Menschenschicksal
  • Ses karakterizaj kantoj kun akompano de gitaro kaj arbitra fluto, op. 91
  • Lidoj de amo kaj delikateco kun akompano de gitaro kaj arbitra fluto, op. 98

Kantmuziko[redakti | redakti fonton]

  • Pastora meso F-maĵoro, op. 147 por solokantistoj, ĥoro kaj orkestro
  • Landmesse„Missa en E♭“, op. 107 por solokantistoj, ĥoro kaj orkestro
  • „Meso en C“ por trivoĉa horo SAB, 2 trumpetoj, 2 violonoj kaj ĝeneralbaso (Berlino 2012)
  • „Meso en B♭-maĵoro“ kun ofertorio "Jubilate Deo" por trivoĉa ĥoro SAB, 2 violonoj kaj ĝeneralbaso (Berlino 2012)
  • „ Meso en G-maĵoro“ por solokantistoj, ĥoro kaj orkestro
  • Jubilate Deo omnis terra por ĥoro, 2 violonoj kaj ĝeneralbaso
  • Puer natus est nobis, gradualo por ĥoro kaj orkestro
  • Angelus ad pastores, moteto por soprano, ĥoro kaj orkestro
  • Prope est Dominus, op. 166 por ĥoro, arĉinstrumentoj kaj orgeno
  • Cantate Domino por ĥoro, 2 violonoj kaj ĝeneralbaso
  • „Die Bürgermeister-Wahl“ por 5 viraj voĉoj kaj arĉinstrumentoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kantner, Leopold M.: Leben und Kirchenkompositionen von Anton Diabelli, mit Thematischem Katalog seiner Werke, Phil. Diss., Vieno 1957
  • Ders., Anton Diabelli, Thematisch-systematisches Werkverzeichnis (WAD), Munkeno, Strube Verlag, 2006
  • Erik Pierre Hofmann, Pascal Mougin und Stefan Hackl: Stauffer & Co. - Die Wiener Gitarre des 19. Jahrhunderts, Germolles sur Grosne, 2011 (Editions Les Robins) [1]
  • Stefan Hackl: Die Gitarre in Österreich - Von Abate Costa bis Zykan, Innsbruck/Vieno/Bozen, 2011

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]