Anton Graf von Arco auf Valley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Graf von Arco auf Valley
Persona informo
Naskonomo Anton von Padua Alfred Emil Hubert Georg Graf von Arco auf Valley
Naskiĝo 5-an de februaro 1897 (1897-02-05)
en Sankt Martin im Innkreis
Morto 29-an de junio 1945 (1945-06-29) (48-jaraĝa)
en Salcburgo
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Sankt Martin im Innkreis
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Munkena universitato • Gymnasium Leopoldinum
Familio
Patro Maximilian Maria Graf von Arco auf Valley
Patrino Emmy Henriette Melanie Freiin von Oppenheim
Edz(in)o Marie-Gabrielle Gräfin von und zu Arco-Zinneberg
Infanoj Maria Wilhelmine Gräfin von Arco auf Valley • Marie Ludmilla Gräfin von Arco auf Valley • Maria Antonia Gräfin von Arco auf Valley • Maximilian Graf von Arco auf Valley • Leopoldine Gräfin von Arco auf Valley
Okupo
Okupo krimulo
vdr

Anton von Padua Alfred Emil Hubert Georg Graf von Arco auf Valley (5-a de februaro 189729-a de junio 1945), komune konata kiel Anton Arco-Valley, estas germana politika aktivulo plej bone memorita kiel la murdinto de la bavara socialista estro Kurt Eisner en februaro, 1919.

Arco-Valley naskiĝis en Sankt Martin im Innkreis en Supra Aŭstrio, la filo de Ferdinand Maria Emmerich Eduard Graf von Arco auf Valley kaj Emily Freiin von Oppenheim, la nepino de Salomon Oppenheim, juda bankisto. Post li servis kun bavara regimento en la lasta jaro de la Unua Mondmilito, li malmobiliziĝis kaj reiris studi ĉe la Universitato de Munkeno, kiel kolera kaj senrevigita germana naciisto. Kiel aristokrato, monarkiisto kaj proklamita antisemito malgraŭ sia parte-juda deveno, li malamis je Eisner, la juda estro de la Bavaraj socialistoj kaj Ĉefministro de Bavario ekde la faligo de la monarkio en novembro 1918. Li skribis en sia taglibro, ke Eisner meritis morti, ĉar li estis judo.

La 21-an de februaro, 1919, Arco-Valley, agante sole, pafis mortiginte je Eisner sur Munkena strato. Lia ago ĉanis sangajn reprezalio per la Munkenaj revoluciemuloj, en kiuj nombro de siaj kunaristokratoj estis mortigitaj, inkluzive de Gustav-Franz Fürst von Thurn und Taxis. Liaj agoj inspiris la junan Joseph Goebbels, kiu estis en Munkeno tiame.

Arco-Valley estis punita en januaro 1920. Li estis komdamnita al morto, sed konservativa juĝisto eventuale reduktis tion al kvin jaroj en malliberejo. La prokuroro diris pri li: "Se la tuta germana junularo estus plena je tia arda entuziasmo, ni povus fronti al la estonteco kun konfidenco." Li prenis sian punon en la Malliberejo Landsberg, kaj en 1924 li estis forigita el sia karcero por krei spacon por Adolf Hitler. Li estis ellasita en 1925, kaj estis rigardita ĝis 1927, kiam li amnestiiĝis.

Arco-Valley ne plu rolis politike, kvankam li estis distingita de la nazia reĝimo kiel "heroo de la movado." En julio 1934 li edziĝis kun Maria Gabrielle Gräfin von Arco-Zinneberg. Li mortis en Salzburg en 1945, postvivita de siaj tri filinoj, el kiuj du daŭre vivas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio la 25-an de decembro 2006.