Anton Graff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anton Graff
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1736 (1736-11-18)
en Vinterturo
Morto 22-an de junio 1813 (1813-06-22) (76-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco SvislandoReĝlando SaksioElektoprinclando Saksio
Familio
Edz(in)o Elisabetha Sophie Augusta Graff
Parencoj Carl Ludwig Kaaz
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto
Verkoj Memportreto
vdr

Anton GRAFF (li naskiĝis je la 18-a de novembro 1736 en Vinterturo, mortis je la 22-a de junio 1813 en Dresdeno) estis grava svisa portretpentristo.

Vivo kaj agado artista[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de portretfaro: Friederike Luise, edzino de Frederiko Vilhelmo la 2-a (Prusio)

Graff naskiĝis kiel filo de metiisto. Li lernis pentradon en sia hejmurbo Winterthur kaj en Augsburg, Germanio. Li dediĉis sin precipe al la pentrado de portretoj.1766 li ricevis postenon kiel korta pentristo kaj kiel instruisto en la artakademio de Dresdeno. En tiu pozicio li restis ĝis sia vivofino. Eĉ finance pli favoraj ofertoj (interalie el Berlino)ne povis delogi lin. Li portretis la grandulojn de sia tempo, interalie Gotthold Ephraim Lessing, Moses Mendelssohn, Johann Gottfried Herder, Friedrich Schiller, Christoph Willibald Gluck, Heinrich von Kleist und Daniel Nikolaus Chodowiecki. Graff estis unu el la plej gravaj portretistoj de sia tempo. Ĉirkaŭ 2000 el liaj verkoj konserviĝis.

En sia malfrua, sed tre produktiva fazo de lia kreado li alturnis sin al la pejzaĝpentrado. Philipp Otto Runge kaj Caspar David Friedrich estis influitaj de liaj pejzaĝoj kaj Friedrich Georg Weitsch de liaj portretoj. Anton Graff kaj la kuprogravuristo Adrian Zingg proponis la nomon "Saksa Svislando" por la ĝis tiam sennoma montareto sude de Dresdeno.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Laŭ verkarlisto farita de li mem li pentris 297 portretojn, 943 originalajn pentraĵojn kaj 415 kopiojn al kio venis ankoraŭ 322 desegnaĵoj per arĝentajplumo, pluraj pejzaĝoj olee spontane kaj tri akvafortaĵoj.

Lia graveco artista ne kuŝas en komponaĵoj historiaj-alegoriaj (kiuj ne plu observatas) sed en la portretfararto. Li feliĉe rajtis portreti la plej gravajn elstarulojn siatempe el kiuj li transdonis al ni vivajn, karakterplenajn, aŭtentikajn aĵojn, tiel ke li juste en Germanujo kromnomiĝis portretisto de niaj klasikuloj nennt. Graff pentris i.a.: Lessing, Herder, Gellert, Hagedorn, Weiße, Schiller, Tiedge, Sulzer, Gluck. La galerio dresdena posedas 17 bildojn de li, la lepsika ok.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 8. Leipzig 1907, p. 212 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]