Anton Raphael Mengs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memportreto (1773)

Anton Raphael MENGS (naskiĝis la 12-an de marto 1728 en Aussig, Bohemio - mortis la 29-an de junio 1779 en Romo) estis germana pentristo kaj artverkisto. Li estis la plej eminenta reprezentanto de la novklasika pentrado en sia lando.

En la tekstoj, kiujn li redaktis en la hispana, itala kaj germana, Mengs emfazas sian eksternorman teorion pri arto : li opinias, ke perfektecon oni povas atingi nur per lerta kombinado de la greka arto, de la esprimema stilo de Rafaelo, de la chiaroscuro de Correggio kaj de la koloroj de Tiziano. Mengs estis fama pro sia rivaleco kun sia itala samtempulo, la pentristo Pompeo Girolamo Batoni.

Galerio

Vidu ankaŭ