Anton Wilhelm Amo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anton Wilhelm Amo (* ĉ. 1700, † post 1753) estis filozofo kaj la unua afrikano kun universitata edukiĝo en Eŭropo.

Anton Wilhelm Amo naskiĝis ĉe la Ora Bordo, nuntempe Ganao. Tie nederlandaj homrabistoj kaptis lin infanaĝa kaj donacis lin en 1707 al princo Anton Ulrich von Braunschweig-Wolfenbüttel (Anton Ulriĥ fon brAŬnŝvajg-volfenbUEtel).

Ĉe la princa kortego Amo estis sisteme edukita, ekzemple pri la lingvoj germana, franca, latina, greka, hebrea kaj nederlanda. Ekde 1727 li studis filozofion kaj juron en la universitatoj de Halle kaj Wittenberg (Germanio). En 1729 Amo publike diskutis la temon De iure Maurorum in Europa (Pri la jura situacio de negroj en Eŭropo) kaj en 1734 li publikigis filozofian disertacion pri la menso-korpo-dualismo: De Arte sobrie et accurate Philosophandi (Pri la arto de sobra kaj ekzakta filozofado)).

Post siaj studoj Amo laboris kiel docento en la universitatoj Halle, Wittenberg kaj Jena. En 1747 li revenis al Ora Bordo. Tie li sentis sin fremda, sed restis ĝis morto.

Laŭskole Anton Wilhelm Amo apartenas ne al afrika filozofio, sed al eŭropa. Kutime oni opiniis lin disĉiplo de Christian Wolff (krIstjan wOlf), sed novaj prijuĝoj similigas liajn ideojn al stoikismo.

Honore al Anton Wilhelm Amo la universitato de Halle-Wittenberg en 1965 starigis monumenton kaj ekde 1994 aljuĝas Anton-Wilhelm-Amo-Premion por elstaraj sciencaj verkoj de studentoj.