Antoni Łomnicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antoni Łomnicki
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1881 (1881-01-17)
en Lvivo
Morto 4-an de julio 1941 (1941-07-04) (60-jaraĝa)
en Lvivo
Mortokialo pafvundo
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoAŭstrio-Hungario
Alma mater Lviva UniversitatoUniversitato de Göttingen
Familio
Edz(in)o Maria Helena Woszczyńska
Parencoj Irena Broszkiewicz
Okupo
Okupo matematikisto • universitata instruisto • filozofo • gimnazia instruisto
vdr

Antoni Marian ŁOMNICKI blazono Suchekomnaty (naskiĝis la 17-an de januaro 1881 en Lvovo, murdita la 3/4-an de julio 1941 en Lvovo) estis pola matematikisto, kunkreinto de Lvova Skolo Matematika.

En Lvovo li finis gimnazion kaj Lvovan Universitaton. Studis ankaŭ en la Universitato de Gottingen. Sian tutan vivon ligis preskaŭ kun Lvova Politekniko, kie estis profesoro (de 1919), dekano kaj prorektoro (de 1939). Li estis ankaŭ gvidisto de la Katedro de Matematiko ĉe Lvova Politekniko.

En 1920 Antoni Łomnicki akceptis Stefan Banach kiel sian asistanton, malgraŭ ne finitaj de li studoj.

Aŭtoro de laboraĵoj pri geometrio kaj kartografio kune kun lernolibroj pri tiuj fakoj. Pafmortigita de germanoj post konkero de Lvovo nokte de la 3-a al la 4-a de julio 1941 sur Wuleckie Montaro kun grupo de 25 polaj profesoroj de altlernejoj de Lvovo.

Li estis murdita fare de germanoj kadre de la Masakro de Lvovaj Profesoroj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Zygmunt Albert, Kaźń profesorów lwowskich – lipiec 1941 (Murdo de lvovaj profesoroj - julio 1941); raportoj kaj dokumentoj kolektitaj kaj prilaboritaj de la aŭtoro, Wrocław 1989, Eldonejo de Vroclava Universitato, ISBN 83-229-0351-0 elektronika versio