Antoni Kępiński
El Vikipedio
Antoni Kępiński (la 16-an de novembro 1918 en Dolina apud Stanisławów, la 8-an de junio 1972 en Krakovo) - pola psikiatro, kuracisto, sciencisto kaj ankaŭ humanisto kaj filozofo, kiu kritikis mistikan pensmanieron de Jung, malakceptis lian teorion de tipoj, kreinte sian propran. Tamen en sia libro "Psiko-patologio de neŭrozoj" proponis la terminon "informacia metabolo" (interŝanĝo), eksplikanta, laŭ lia opinio, principojn de stabilaj rilatoj inter homoj.
[redakti] Verkaro
Liaj sciencaj atingoj ampleksas pli ol 140 publikaĵoj kaj multaj libroj, el kiuj la plej konataj estas:
- Lęk (Timo)
- Melancholia (Melankolio)
- Podstawowe zagadnienia współczesnej psychiatrii (Fundamentaj problemoj de la nuna psikiatrio)
- Poznanie chorego (Kono de malsanulo)
- Psychopatie (Disociaj personecoj)
- Psychopatologia nerwic (Psiko-patologio de neŭrozoj)
- Refleksje oświęcimskie (Aŭŝvicaj pripensoj)
- Rytm życia (Ritmo de la vivo)
- Schizofrenia (Skizofrenio)
- Z psychopatologii życia seksualnego (El psiko-patologio de seksa vivo)
