Antoni Macierewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Antoni MACIEREWICZ (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1948 en Varsovio) – pola politikisto, estinta ministro pri internaj aferoj en la jaroj 1991-1992, vicministro pri nacia defendado en la registaro de Jarosław Kaczyński, estinta ĉefo de la Servo de Armea Kontraŭspionado, delegito al la Pola Sejmo de la 1-a, 3-a, 4-a kaj 6-a periodoj. Aganto de demokratia opozicio en Pola Popola Respubliko en la jaroj 1968-1989, kunkreinto de Komitato por Defendo de Laboristoj, felietonisto.

Opozicia agado[redakti | redakti fonton]

Li finis Historian Fakultaton de la Universitato de Varsovio. Provis doktoriĝi pri Sudameriko en Historia Instituto de Pola Scienca Akademio. Partoprenis studentan movadon en la jaroj 1966–1968 kaj strikon marte 1968 pro kio estis arestita.

Skoltestro de la 1-a Varsovia Skolta Teamo je la nomo de Romuald Traugutt "Nigra Unuo" ĉe varsovia liceo je la nomo de Tadeusz Reytan. Kunkreis Grupon de Vagabondoj – la rondon de pli aĝaj skoltoj, kiel forumo de libera pensado.

Post la pola ribelo de Decembro 1970 organizis helpon po kolekti sangon por la viktimoj. En la jaroj 1973–1975 kunordigis kun aliaj intelektuloj sendadon de protestaj leteroj al la Sejmo de Pola Popola Respubliko flanke de altlernejoj por kontraŭstari ŝanĝojn en la konstitucio.

KOR

Post subpremo de laboristaj protestoj dum Junio 1976 organizis helpon al laboristoj de Radom kaj Ursus (apud Varsovio). Kun kelkaj skoltoj de la Nigra Unuo organizis konspiran strukturon, kiu kolektis monon, helpis jure kaj kurace al persekutitoj. Septembre 1976 estis unu el fondintoj de Komitet Obrony Robotników (KOR; Komitato por Defendo de Laboristoj), kunaŭtoro de la unua alvoko kaj eldoninto de "Komunikaĵo de KOR". Tiutempe proksime kunlaboris kun Jacek Kuroń kaj Adam Michnik. En 1977 komencis eldonadi subteran monatrevuon "Głos" (Voĉo), kie publikigis membrojn de KOR. Post konflikto kun ili memstare ĝin redaktis.

Solidareco

Antaŭ aŭgusto 1980 kunaranĝis Liberan Sindikaton de la Pola Marbordo, kaj poste NSZZ "Solidarność" (Sendependaj Aŭtonomecaj Sindikatoj "Solidareco") en Varsovio. De septembro 1980 gvidis Centron pri Sociaj Esploroj de la "Solidareco" komencante eldoni la unuan sendependan ĵurnalon Wiadomości Dnia (Sciigoj de la Tago). Membro de la Konsilantoj de Landa Interkompreniga Komisiono, kaj poste de la Landa Komisiono de "Solidareco". La 27-an de septembro 1981 estis unu el subskribintoj de la fonda deklaro de la Kluboj por Servo al Sendependeco.

Decembre 1981 estis membro de strika komitato en la Ŝipfarejo de Gdańsk. Internigita unue en malliberejo en Iława, poste en Kielce, Rzeszów kaj en Nowy Łupków (proksime al Sanok), de kiu fuĝis. Li kaŝiĝis ĝis 1984 gvidante laborojn de grupo "Głos" ("Voĉo"), eldonanta subtere monatrevuon "Głos" ("Voĉo") kaj semajnrevuon "Wiadomości" ("Novaĵoj").

Membro de la gvida teamo de la Ĉefdioceza Animzorgado de Laboristoj en Varsovio. Kreinto de la asocio "Libero kaj Justeco". Membro de Civitana Komitato ĉe Lech Wałęsa.

Jaroj 2005–2007[redakti | redakti fonton]

La 21-an de julio 2006 estis nomumita vicministro pri nacia defendo en la registaro de Jarosław Kaczyński, kiel likvidisto de Wojskowe Służby Informacyjne (WSI - Militistaj Informaj Servoj), kontrolanto de ilia konsisto, kaj ankaŭ prokuristo pri kreo de militista kontraŭspionada servo. La funkcion plenumis ĝis la 4-a de oktobro 2006. De la 1-a ĝis la 16-a de novembro 2007 estis sekretario en MON (Ministerio de Nacia Defendo).

La 4-an de oktobro 2006 estis nomumita al posteno de la ĉefo de nova Servo de Armea Kontraŭspionado. La 5-an de novembro 2007 estis maldungita pro akiro de la mandato de deputito.

Agado de 2007[redakti | redakti fonton]

Dum parlamenta balotado por Sejmo de la 6-a periodo akiris mandaton, kiel kandidato de la unua loko de la listo de Juro kaj Justeco el la balotregiono de Piotrków Trybunalski.

De 2007 estas felietonisto de Radio Maryja kaj Televido Trwam en la cikloj: Pensante Patrujo kaj Voĉo de Pollando. Publikigas en "Nasz Dziennik" (Nia Ĵurnalo), "Gazeta Polska" (Pola Gazeto) kaj "Niezależna Gazeta Polska" (Sendependa Pola Gazeto).

Maje 2010 kune kun Patriota Movado deklaris aliĝon al Juro kaj Justeco.

La 20-an de julio fariĝis prezidanto de la parlamenta grupo – organizita de Juro kaj Justeco – por ekspliki kaŭzojn de la Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 Tu-154 en Smolensk. En 2011 "Gazeta Polska" atribuis al li la titolon de "Homo de la jaro 2010". En 2012 ricevis atribuatan de la revuo "Nowe Państwo" Premion de Gregorio la 1-a Granda.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]