Antonin Artaud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antonin Artaud
Naskiĝo 4-a de septembro 1896
en Marseille, Francio
Morto 4-a de marto 1948
en Ivry-sur-Seine, Francio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Antonin ARTAUD, vernomite Antoine Marie Joseph Artaud, estis franca verkisto kaj poeto, naskiĝinta en Marseille la 4-a de septembro 1896 kaj mortinta en Ivry-sur-Seine la 4-a de marto 1948.

Li estis la aŭtoro de poemoj (ekzemple "La Umbiliko de la Limboj", L'Ombilic des Limbes, 1925) kaj de tekstoj pri la kinematografio kaj la teatro (ekzemple "La Teatro kaj ĝia Ĝemelo", Le Théâtre et son Double, 1938), kie li faras laŭdon de la "teatro de la kruelaĵo", kaj kiuj ĉefinfluos multajn enscenigistojn tra la tutmondo. Li ankaŭ aktoris en du-dek-kvin filmoj dum dek-du jaroj, kaj verkis la scenaron de "La Coquille et le Clergyman" de Germaine Dulac.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Franclingva originalo Proza traduko

« Qui suis-je ?
D'où viens-je ?
Je suis Antonin Artaud
Vous verrez mon corps actuel
Voler en éclats
Et se ramasser
Sous dix mille aspects
Notoires
Un corps neuf
Où vous ne pourrez
Plus jamais
M'oublier. »

« Kiu estas mi ?
De kie venas mi ?
Mi estas Antonin Artaud
Vi vidos mian nunan korpon
Dissplitiĝi
Kaj kuntiriĝi
Sub dek-mil aspektoj
Famaj
Nova korpo
Kie vi povos
Neniam
Min forgesi. »

Antonin Artaud devenis el bonhava burĝa familio. Lia patro, Antoine Roi, estis militestro, kaj lia patrino, Euphrasie Nalpas, devenis el Smirno (Turkio). Eĉ se li spertis dorlotantan infanaĝon por kiu li konservis korinklinajn memorojn, ĝi estis tamen perturbata pro nervaj malordoj, kiuj estis asignataj al meningito. Nur restadoj en lia patrina hejmlando sensuferigis lin. La fizika doloro ne deiris el li malgraŭ tiuj ripetaj restadoj en sanejoj. Okjaraĝa, li perdis okmonatan aĝan fratineton. La eksio de tiu forpaso profunde emociis lin. Dekjaraĝa, li evitis droniĝon. Li gardos de tiu akcidento akvofobion. Lia religia edukado alportis al li fortan katolikan teologion, kiun oni retrovas en lia verka estetiko. Tiam, li ekŝatis la malnovan grekan, la latinan, kaj la antikvvan historio. Dekkvaraĝa, li malkovris Charles Baudelaire.

En 1920, li alvenis en Parizo kaj ekverkis. Lia unua poemaro estis malakceptata en 1923 de Jacques Rivière, direktoro de la "NRF". Korespondo tiuokaze komencis inter ili. Artaud klarigis al Rivière ke lia stilo estas lukto kontraŭ la penso kiu lin delasas, la nenio kiu lin infektas. « Je n'ai jamais trouvé ce que j'écris que par affres ». "Mi iam ajn trovis tion, kion mi verkas, nur per suferego". Rivière publikigis la korespondadon en la "NRF".

La poeto iĝis portempe direktoro de la Centralo de la oficejo de la superrealismaj esploroj. Dum tiu periodo, li verkis filmajn scenarojn kaj prozajn poemojn, kiel tekstoj, kiuj estis publikigitaj en La superrealisma Revolucio, la ĉefa organo de la superrealisma grupo. La 10-an de decembro 1926, okaze de grupkunveno, la aniĝo al la komunista partio estis konsiderata. Artaud rifuzis kajforlasis la grupon. Liaopinie, la revolucio devas esti spiritan, ne politikan. « Je n'aime pas les poèmes de la nourriture, mais les poèmes de la faim, ceux des malades, des parias, des empoisonnés, des suppliciés du langage qui sont en perte dans leurs écrits. » "Mi ne amas la nutraĵopoemojn, sed la poemojn de la malsato, tiujn de la masanuloj, de la pariaoj, de la venenatoj, de la lingvaĵotorturatoj perdiĝantajn en siaj skribaĵoj."

En la inkipito de la "Umbiliko de la Limboj", li deklaris ke "tie, kie aliuloj proponas verkojn, mi ne pretendas al alia afero, ke mian menson montri".

Artaud kaj la teatro[redakti | redakti fonton]

"Oni devas malagnoski la enscenigon, la teatrejon. Ĉiuj la grandaj dramaturgoj [...] pensis ekster la teatrejo. [Ili] elstrekas, aŭ ĉirkaŭ, la eksteran enscenigon, sed ili infinite profundigas la internajn veturojn, tiu speco de senfina svingado de la mensoj de liaj herooj. La sklaveco al la aŭtoro, la submetiĝo al la teksto, kiel funebra desegnotabulo! Sed ĉia teksto havas infinitajn eblojn. La spirito kaj ne la tekston letero! Sed teksto petas pli analizo kaj enpenetrado. [...]
Ĉian verkon, ili ĝin pensas por la teatrejo. Reteatri la teatron, tiel estas lia nova monstra krio. Sed la teatron, oni devas ĝin reĵeti daŭre de la vivo. Tiu ne signifas ke oni devas fari vivon en la teatrejo. Kvazaŭ oni sole povis imiti la vivo! Tiun, kiun ni bezonas, estas retrovi la vivon de la teatro, en tuta ĝia libereco. [...]
Necesus ŝanĝi la ĉambran konformecon, kaj ke la sceno estus delokebla konforme al la bezonoj de la agado. Necesus ankaŭ ke la strikta spektakla aspekto de la spektaklo estus forstrekata. Oni ne venus tie por vidi, sed por partopreni. La publiko devas havi la sensaĵon ke ĝi povus, sen scioplenega operacio, fari tiun, kiun la aktoroj faras."

Artaud kaj la poezio[redakti | redakti fonton]

Franclingva originalo Proza traduko

[...] Sur Terre marche une limace
Que saluent dix-mille mains blanches
Une limace rampe à la place
Où la terre s'est dissipée
L'étoile mange
Or des anges rentraient en paix
Que nulle obscénité m'appelle
Quand s'éleva la voix réelle
De l'esprit qui les appelait [...]

[...] Sur Terglobo paŝas limako
Kiun salutas dek mil blankaj manoj
Limako rampas en la loko
Kie la grundo disiĝis
La stelo manĝas
Nu anĝeloj pace revenis
Neniu obscenaĵo min voku
Kiam ekaŭdiĝis la reala voĉo
De la spirito, kiu ilin vokis [...]