Antonina Justinovna Borovko-Ĉajkovskaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonina Justinovna Borovko-Ĉajkovskaja
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1872 (1872-04-30)
en Simferopolo
Morto 10-an de junio 1947 (1947-06-10) (75-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Edz(in)o Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko
Infano Nina Borovko-Langlet
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Antonina Justinovna BOROVKO-ĈAJKOVSKAJA (naskita en 1872 en Simferopolo, Krimeo; mortinta en 1948) estis rusa esperantistino.

Antonina Ĉajkovskaja havis polan patron kaj grekan patrinon, kiu mortis dum la nasko. Antonina lernis en gimnazio de Simferopolo kaj tuj en 1887 esperantistiĝis. En 1890, en la Esperanto-klubo de Odeso, ŝi konatiĝis kun Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, kiu fariĝis ŝia edzo.

Ŝi ŝajne estis la unua, kiu nomis la Lingvon Internacian de D-ro Zamenhof per la plumnomo de ĝia aŭtoro: Esperanto. Grabowski, al kiu Zamenhof legis leteron ŝian, komentis, ke jes ja Esperanto estus konvena nomo por la Lingvo Internacia.

En 1892 en La Esperantisto aperis ŝia rakonto La terura nokto.

En 1893 ŝi iniciatis, eldonis kaj dissendis alvokon, aprobitan de L. L. Zamenhof, kontraŭ reformoj en Esperanto, post kiam W. H. Trompeter rifuzis presigi ĝin en La Esperantisto.

En 1895 ŝi akompanis tra Krimeo kiel Esperanto-gvidisto la svedajn esperantistojn Valdemar Langlet kaj Erik Etzel, kiuj entreprenis unuan vojaĝon per Esperanto tra Rusio. Tiun unuan aplikon de Esperanto en praktiko Borovko priskribis en la revuo Nedelja.

Poste ŝi prelegis pri Esperanto en vaporŝipoj krozantaj inter Odeso kaj Jalto, organizis loterion por la gazeto Lingvo Internacia, multe propagandis Esperanton kaj varbis interalie la faman verkiston V. G. Korolenko.

Ŝi naskis ses infanojn, kiuj plejparte mortis junaĝe. Plenkreskis tamen filino Nina, kiu edziniĝis kun Valdemar Langlet.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]