Antonio (sankta)

El Vikipedio
(Alidirektita el Antonio (Sankta))
Saltu al: navigado, serĉo
Antonio
Mathis Gothart Grünewald 029.jpg
retablo de Issenheim
Abato
Naskiĝo 251
Morto 356en Tebajdo
Adorita en ĉiuj ĉefaj kristanaj eklezioj
Festotago 17-a de januaro
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Ekzistas pluraj sanktuloj nomataj Antonio, komparu la apartigilon.

Sankta Antonio la Granda estis kristana sanktulo de la kvara jarcento. Li estas la unua vera kristana monaĥo.

Li vivis en Egiptio, kristana ekde lia knabaĝo. Iun tagon li aŭdis la vortojn de la evangelio: "iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min" (Marko 10:21), kaj li iris fari tion. Li iris en la dezerton kaj vivis tie dum la cetera vivo. Multaj iris lerni de li, vidante lian grandan fidon de tiu ekstrema ekzemplo. Krome, li vivis 105 jarojn, kio en la okuloj de samtempuloj estis des pli mirinda.

La biografion de Antonio verkis Sankta Atanazio.

Li mortis en 356. Festotago 17-a de januaro.

[redakti] En Esperanto

Aperis la Vivo de la beata Antonio de Atanazio en traduko de Armando Zecchin kun reviziado de Silvia Garnero en 2007 en la Reto. Ĝi aperis en http://www.breviero.org/antonio/vivodeantonio.pdf kun jena indiko: "La 64-paĝa libro, en formato pdf, estas libere elŝutebla ĉi tie kaj printebla. Ĉiuj kiuj kunlaboris, tradukinto, reviziinto kaj enpaĝiginto laboras donace por IKUE. Oni petas, se eble subteni IKUE."



[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.fordham.edu/halsall/basis/vita-antony.html
Ekstera ligilo  http://www.skugnizzo.it/2005/01/nel-gennaio-2006-saranno-ischia-le.htm
Ekstera ligilo  http://www.santantonionovoli.it
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj