Antonio Banderas
El Vikipedio
| Antonio Banderas | |
| Naskonomo | José Antonio Domínguez Banderas |
| Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1960 |
| Aktivaj jaroj | 1979 — nuntempo |
| Nuptopartnero | Melanie Griffith (1996-) |
| Karakteriza(j) rolo(j) | Zorro |
José Antonio Domínguez Banderas (nask. la 10-an de aŭgusto 1960) konata pli kiel Antonio Banderas estas hispana aktoro apartenanta nuntempe al la plej konataj aktoroj en la kampo de la holivuda kino. Tamen jam antaŭe li estis fama aktoro kaj konata famulo (pro sia korpallogo) en la sendependa kaj moderna kino (pli bonkvalita) en la 1980-aj jaroj en Hispanio. Dum la 1990-aj jaroj li komencis labori por la usona kinindustrio, plej ofte ludante rolojn de allogaj latinamerikanoj, kia Zorro.