Antonio Caldara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antonio Caldara

Antonio Caldara (* 1670 en Venecio; † 28-a de decembro 1736 en Vieno) estis Itala violonĉelisto kaj komponisto. Li apartenas al la komponistoj de la Venecia malfrubaroko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Eble disĉiplo de Giovanni Legrenzi en Venecio, li estis kantoro kaj violonĉelisto de la katedralo Sankta Marko, kapelmajstro de la duko de Mantuo (1701-1707), ĉambrokomponisto de reĝo Karlo la 3-a en Barcelono (1709), muzikisto serve al princo Francesco Maria Ruspoli en Romo (1709-1711); post mallonga restado en Vieno, refoje en Romo kaj Bolonjo. Finfine en 1716 li decidiĝis definitive por Vieno, kie li ricevis la oficon de vickapelestro sub Johann Joseph Fux.

Imperiestro Karlo la 6-a mem direktis tiam kelkaj operoj de sia vickapelestro. La bone aranĝita miksaĵo de Italaj kaj German-Aŭstraj elementoj rezultis al la muziko de la Veneciano grandan sukceson en Vieno.

La verkaro[redakti | redakti fonton]

Li verkis multege, sintezante en la propran stilon la tradicion Venecian madrigalisman kaj konĉertantan de Monteverdi kaj Cavalli, la melodiismon pasian de Alessandro Scarlatti kaj de la skolo Napola, la instrumentismo de la Bolonjanoj kaj de Corelli. Li renomiĝis per pli ol 3400 komponaĵoj, inter ili pli ol 80 operoj, 43 oratorioj, 150 mesoj, serenadoj, kantatoj kaj simfonioj, kvankam lia muziko pli distingiĝas pro sia granda melodiriĉeco ol pro sia originaleco. Caldara influis Bach kaj Telemann kaj kontribuis la antaŭkondiĉojn por la maturiĝonta Viena klasiko.

Oratorioj[redakti | redakti fonton]

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Op.1: 12 Suonate a tre (Triosonaton). Venecio 1693 u.ö.
  • Op.2: 11 Suonate da camera a tre kaj Ĉakono. Venecio 1699.
  • Multommbraj Sonate da camera a violino e violoncello (nur manuskripte postlasita, komponita antaŭ 1710)
  • Pluraj nepublikitaj soloj kaj triosonatoj el lia Viena tempo.
  • 17 violonĉelosonatoj kaj 1 violonĉelokonĉerto dediĉita al ka grafo Schönborn (1735)
  • Pluraj konĉertantaj simfonioj
  • Sirita (opero)
  • Attalanta ovvero la costanza in amor. (opero; teksto de Nicolò Minato). Germanigita de Friedrich Christian Bressand sub la titolo Atalanta oder die verirrten Liebhaber, Brunsvigo 1698

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]