Antonio De Salvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Antonio DE SALVO (naskiĝis la 8-an de junio 1942 en Romo) estas doktoro pri juro, juĝisto de la itala Kortumo pri kontoj; dum pluraj jaroj estrarano kaj vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio, iama prezidanto kaj poste kasisto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kies estrarano li restis ĝis februaro 2012.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

En 1962 li eklaboris kiel fervoja oficisto (kaj kunlaboris por la enigo de esperantaj klarigoj en la fervojan horarlibron). En 1969 li doktoriĝis pri juro. En la sama jaro li estis aprobita kiel profesoro pri juro kaj ekonomiko, kaj ekdeĵoris kiel funkciulo ĉe Ministerio pri Publika Instruado. En 1972 li ekdeĵoris kiel funkciulo ĉe Ministerio pri Transportoj. De 1976 li estas juĝisto ĉe la itala Kortumo pri Kontoj, komence en Venecio kaj poste en Romo, kie de 1977 li kontrolis la agadon kaj reviziis la kontojn de la Ministerio pri Internaj Aferoj, ĝis 2009 kiam li estis levita al rango de ĉefkonsilisto, kun la tasko gvidi la kontroladon de 5 italaj ministerioj (ĉefministrejo, enlando, eksterlando, justico, defendo). En 2011 li estis levita al rango de sekcia prezidanto de la sidejo de itala Kortumo pri Kontoj en Triesto, por la fako kiu revizias kaj kontrolas la kontojn de regiono Friulo-Venecio Julia kaj de la lokaj komunumoj. En marto 2013 li forlasis tiun oficon en Triesto, kaj fariĝis Prezidanto de la Kontrola Sekcio de la Konto-Kortumo en Bolonjo, (regiono Emilio-Romanjo). Krome, en 1976 li estis juĝisto ĉe la Regiona Administracia Tribunalo en Florenco, kaj li estas sekcia prezidanto de la Regiona Imposta Tribunalo kaj juĝisto de la Tutlanda supera Imposta Tribunalo. Li estas oficiale registrita kiel ĵurnalisto kaj kiel tia akreditita interalie ĉe la itala kaj vatikana poŝt-administracioj.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

De Salvo eklernis Esperanton en decembro 1956 kaj partoprenis sian unuan kongreson en 1958 en Palermo, kie li trapasis triagradan ekzamenon pri Esperanto. Jam kiel junulo li aktivis en IKUE kaj ĝia tiama junulara asocio La Alta Flugo, ekz. kiel kunorganizanto de la IKUE-Kongreso en 1962 en Rocca di Papa. Li tenis kontaktojn kun la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto, kiuj rezultigis la agnoskon de IKUE ĉe la Pontifika Konsilio por Laikoj. Li estis redaktoro de revuo Espero Katolika de 1978 ĝis 1992, kiam profesiaj devoj ne plu ebligis al li plenumi ĉi tiun taskon, kvankam restante ĝis nun unu el ĝiaj ĉefaj kunlaborantoj kaj ĝia respondeca direktoro laŭ la itala leĝo. Krome de 1971 ĝis ilia ĉesigo en 2007 li redaktis la esperantlingvajn programojn de Itala Radio Internacia, alinomata Radio Romo aŭ (RAI), posteulo de la fama redaktoro Luigi Minnaja. Li estis vicprezidanto de la Itala Esperanto-Federacio. En 1995 li elektiĝis prezidanto de IKUE. En 2003 li retiriĝis de tiu posteno, sed restis en la estraro, unue kiel kasisto kaj direktoro de la Centra Oficejo de IKUE, poste kiel estrarano, konservante la taskon de direktoro de la Centra Oficejo ĝis 2011. Li estis vicprezidanto de la LKK de la 91a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco, Italio. Pri temoj de filatelio li interalie redaktis specialan broŝuron pri poŝtmarkoj kaj stampoj en kiuj aperas mencio de Esperanto aŭ esperantlingvaj frazoj, surbaze de sia filatelia kolekto. Nuntempe li prilaboras, kun internacia grupo de volontuloj, la diĝitigon kaj enretigon[1] de la paperaj tekstoj de la E-elsendoj de Radio Romo.[2]

Verkado[redakti | redakti fonton]

Li kunlaboris en la traduko kaj revizio de la tradukoj en Esperanto de la romkatolika "Meslibro kaj legaĵaro" kaj de romano La Gefianĉoj de Alessandro Manzoni. Li reviziis la vortaron Esperanto-itala de Umberto Broccatelli, kiu aperis en 1984. De la 80-aj jaroj de la 20a jarcento li prizorgas la redaktadon kaj la enkomputiligon de kolosa "Enciklopedia vortaro itala-esperanto", kiu estas laŭgrade publikigita en Interreto. El tiu verko ĉerpis prof-ro Carlo Minnaja por la realigo de sia itala-Esperanto vortaro. Li ankaŭ kolektis kaj enkomputiligis dekmilojn da proverboj en itala lingvo kaj en ĝiaj dialektoj, laŭeble kun traduko al Esperanto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kolekto de la tekstoj en la paĝaro Disvastigo http://disvastigo.esperanto.it/index.php/multimedia/Radio-Roma/
  2. Intervjuo aperinta en El Popola Ĉinio pri la projekto Radio Romo http://www.espero.com.cn/2014-05/13/content_32369546.htm

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]