Antonio García Gutiérrez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Antonio María de los Dolores García Gutiérrez (Chiclana de la Frontera, 5-a de julio de 1813 - Madrido, 26-a de aŭgusto de 1884) estis dramaturgo, aŭtoro de zarzuelaj tekstoj, poeto kaj verkisto romantika hispana.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li ekis kiel kunlaboranto de diversaj publikaĵoj. Lernis la francan kaj tradukis komediojn de Eugène Scribe kaj romanojn de Aleksandro Dumas, inter aliaj. Li verkis la romantikan dramon El trovador (la menestrelo), kies premiero estis la plej plaŭdita en la historio de la hispana teatro. Ĝi okazis en la teatro Príncipe (princo), la 1-an de marto de 1836. Estas drama kaj proza kaj versa iom ŝulda al Macías de Larra kaj temas pri revenĝo de ciganino Azucena, kiu permesas la murdon de la menestrelo Manrique [manrIke] fare de la grafo Luna. Nur ŝi konas, ke ili estas fratoj, kontraŭaj politike kaj dezirantoj de Leonor, kiu amas vere Manrique kaj finas venenigante sin. La teatraĵo montras du agadfadenojn tre interkonektitajn, tiun derivan el amhistorio kaj tiun rilatan kun la revenĝo. La etoso estas Aragono dum la 15a jarcento kaj ties sukceso motivis reskribon versan (1851) fare de la propra aŭtoro. Meritis krome adapton operan laŭ titolo Il trovatore de Giuseppe Verdi, premierita en 1853, laŭ teksto de Salvatore Cammarano.

García Gutiérrez revenis el Chiclana de la Frontera al Madrido en 1837 montrante novan dramon, El paje (la paĝio), kiu konsolidis lian situacion. Lia venonta sukceso estis Simón Bocanegra (1843), el kiu oni faris ankaŭ adapton operan fare de Giuseppe Verdi, Giuseppe Montanelli kaj Arrigo Boito en 1857). Li iris al Ameriko en 1844 kaj loĝis en Kubo kaj Meksiko. Reveninte en 1850 li ricevis multajn honorojn: Ordeno de Karlo la 3-a (1856), altranga funkciulo de la hispana trezoro en Londono (1855-1856), membro de la Real Academia Española (1862), konsulo de Hispanio en Bajono kaj Ĝenovo (1870-1872), direktoro de la Nacia Arkeologia Muzeo (1872), Kruco de Isabel la 2-a. Liaj ĉefaj verkoj de tiu periodo estas la jenaj: la zarzuelo El Grumete (la ŝipknabo, 1853), la historia dramo La Venganza catalana (kataluna revenĝo), premierita la 4a de februaro de 1864 kaj kiu revivigas la morton de la estro almogàver Roger de Flor fare de la bizanca imperiestro Mikaelo Paleologo. La revenĝo estas planita de lia edzino kaj ekzekutita de Berenguer de Roudor; la verko komplikiĝas per amaj, familiaj, rasaj kaj religiaj aferoj. Juan Lorenzo (1865) estas alia historia teatraĵo kun etoso en Valencio dum la Germanies kie la rolulo kiu nomigas la verkon insurekcias kontraŭ la nobelaro serĉe de libereco, sed estas perfidita de siaj partianoj mem kaj mortiĝas. La presado de liaj Obras escogidas (selekto, 1866) estis pagita de la registaro. Lia morto en 1884, nome la entombigo, kiun li mem planis malsolena, iĝis manifestacio de nacia funebro.

En 2013, lia naskiĝurbo Chiclana de la Frontera celebris la Ducentjariĝon de lia nasko per diversaj aktoj kaj premioj.[1][2]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Kvankam lia poemkolekto Poesías (1840) kaj alia poezia libro, Luz y tinieblas (lumo kaj mallumo, 1842) ne estas tiom gravaj, kutime oni memoras ofte la poemon ¡Abajo los Borbones! (For Burbonoj, 1868), komponita post la triumfo de la revolucio tiujara kaj kiu iĝis tre populara.

La versigmaniero estas pli brila en liaj historiaj dramoj, kaj lia analizo pri emocioj de inaj roluloj igis lin unu el kanonaj dramaturgoj de la hispana Romantismo. Li estis ĉiukaze unu el plej fruktodonaj, kaj montris ideologion tre liberalan kaj sian socian priokupon ofte. La temo de la revolucio aperas jam kiel duaranga temo en El rey monje (la monaĥreĝo, 1839), ampleksiĝas en El encubierto de Valencia (la valencia maskito, 1840), kun etoso en la epoko de la valenciaj germanies, kaj pli amplekse disvolviĝas en Simón Bocanegra, kie iama pirato kaj digna kaj malavara enpovigas en Ĝenovo en la 14a jarcento kaj frontas la limigojn de povo kaj maleblon saĝigi meze de personaj interesoj. La plej alta analizo de la revolucio okazas en Juan Lorenzo, kun denove etoso en la germanies de Valencio kaj la kontraŭo al Karlo la 1-a kie malamikas la revoluciulo idealista sen atento al la interesoj personaj (kiu nomigas la verkon) kaj la revoluciulo kaj ambicia kaj oportunema, plena je rankoro, radikala kaj troigema nome Guillén Sorolla [gijEn sorOja]. Aliaj historiaj teatraĵoj estas El tesorero del rey (la reĝa trezoristo), pri la revenĝo fare de Pedro la 1-a kontraŭ sia juda ministro Samuel ha Leví, Un duelo a muerte, adapto tre persona de dramo de Lessing etose en Florenco de Kosme la 2-a Médici, Doña Urraca de Castilla, Zaida, Afectos de odio y amor, Las bodas de doña Sancha, El bastardo, El paje, De un apuro otro mayor.

Li verkis ankaŭ tezodramojn kiaj Sendas opuestas (kontraŭaj padoj), kie oni klopodas montri la troigon kaj maltroigon por la edukado de la gefiloj, kaj kiel ili produktas katastrofajn efikojn; Los desposorios de Inés kontraŭ la devigajn geedzecojn; Eclipse parcial kontraŭ divorco pro ties konsekvencoj al la gefiloj kaj la sociaj malfacilaĵoj por la separitoj; Un grano de arena, Los millonarios kaj El caballero de industria pri sama ideo: la fripono finas friponita.

Li verkis ankaŭ nombrajn komediojn, kies plej bonkvalita estas la jena: Crisálida y mariposa (1872), nome intriga komedio pri eniro de junulo al amo, kaj nombrajn zarzuelojn, kiaj El robo de las Sabinas, La tabernera de Londres, La espada de Bernardo, El grumete, El capitán negrero, Cegar por ver, Galán de noche kaj la plej bonkvalita nome La cacería real (reĝa ĉasado), kun etoso en la epoko de Filipo la 5-a kie kamparano instruas patriotismon al la propra reĝo, kaj Llamada y tropa, kun etoso de salamankaj gastejoj kaj studentoj kie junulino rendevuas samhore kvar pretendantojn por elekti unu sed perdas ĉiujn. Menciindas ankaŭ pikareska saineto "Los hijos del Tío Tronera", verkita imite la andaluzan parolmanieron.

Melodramoj estas Nobleza obliga, Empeños de una venganza, Gabriel, Magdalena, pri la temo de la virino allogita kaj abandonita, kaj Un cuento de niños.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid, Cátedra, 1982 (3a eld.)
  • Javier Huerta, Emilio Peral, Héctor Urzaiz, Teatro español. Madrid: Espasa, 2005.
  • Germán Bleiberg kaj Julián Marías, Diccionario de literatura española. Madrid: Revista de Occidente, 1964 (3a eld.).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Bicentenario del nacimiento de Antonio García Gutiérrez en Diario de Cádiz"
  2. "Bicentenario del nacimiento de Antonio García Gutiérrez en La Voz Digital"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]