Antonio Gil y Zárate

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antonio Gil y Zárate.jpg

Antonio Gil y Zárate (El Escorial, Madrido, 1-a de decembro de 1796 - Madrido, 1861), estis hispanadramaturgo kaj pedagogo.

Biografio kaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de la kantisto Bernardo Gil kaj de la aktorino Antonia Zárate, kaj onklo de alia fama dramaturgo, Manuel Tamayo y Baus, lia patro sendis lin studi al Passy (Francio) kiam li estis nur okjaraĝa kaj de tie li ne revenis ĝis 1811 (15jaraĝa). En 1817 revenis al Francio por studi fizikon kaj matematikon en Parizo, kaj revenis en 1819 intence profesoriĝi. Li loĝis en Madrido, kie li laboris kiel profesoro de franca, kaj estante liberalulo, post la revolucio de Rafael del Riego en 1820 enposteniĝis en priinternafera ministerio. En 1823 komencis politikiĝi unue kiel nacia milicano en Kadizo dum la Liberala Jartrio; tie li verkis siajn unuajn komediojn: El Entrometido, publikigita en 1838, Cuidado con las novias kaj Un año después de la boda. La reveno de la absolutismo malebligis lin politikan karieron. En 1826 ricevis permeson por reveni al Madrido kaj de 1828 al 1835 li profesoris pri franca. Publikigis Guzmán el Bueno, Madrid, 1828, kvarakta, kaj redaktoris Boletín de Comercio (poste Eco del Comercio, nome prikomerca bulteno) el 1832 al aprilo de 1835; publikigis la tragedion Blanca de Borbón (Madrido, 1835) kaj la famega Carlos II el Hechizado, Madrido, 1837. Kunlaboris en la gazetoj Revista de Madrid kaj Semanario Pintoresco.

Novklasika junaĝe, kelkaj el liaj tragedioj estis malpermesitaj de la eklezia cenzuro kaj li mem suferis persekutadon kaj ekzilon. El 1835 li estis alta funkciulo pri eduksistemo kaj reĝa konsilisto en 1848. Kun Pablo Montesino helpis la kreon de la Centra Porinstruista Altlernejo de Madrido en 1839. Partoprenis en la redaktado de la Studplano de 1845 (Plan Pidal), kiu organizos la hispanajn mezlernejojn kaj influis en la principojn de la unua leĝo pri la hispana eduksistemo (Ley Moyano) de 1857; li helpis ankaŭ la kreadon de la Inspektistaro de Bazedukado en 1859. Li estis ateneano kaj membro de la Lingva Akademio (ekde 1841 ĝis sia morto) kaj de la Belarta Akademio. Li estis profesoro pri Historio de la Liceo Artístico y Literario de Madrid; ricevis la honoran medalon de Isabel la Católica en 1851. En 1856 li estis nomumita subsekretario de la Ministerio de Gobernación (Internaj Aferoj).

Li verkis kelkajn teatraĵojn por esti ludataj en la societo El Liceo, kiaj Rosamunda (1839). Formis parton de la romantisma babilrondo El Parnasillo, sed ekverkis novklasikan teatron de franca stilo: Rodrigo, último rey de los godos kaj Blanca de Borbón (1835).

Post la eksplodo de la romantikismo li kultivis la historian teatron per, inter aliaj verkoj, Don Álvaro de Luna (1840), Masanielo (1841), Un monarca y su privado (1841), pri la Graf-duko de Olivares Guzmán el bueno (1842), Guillermo Tell (1843), El Gran Capitán (1843), La familia de Falkland (1843), Cecilia la cieguecita (1843) kaj la famao Carlos II, el Hechizado (1837), kiu produktis skandalon pro ties antiklerikalismo kaj kontraŭstaro al tradicia Hispanio. En tiu verko pri palacaj komplotoj, la satana konfesisto de la reĝo nome Froilán Díaz pasie kaj nerezistebla enamiĝis je Inés, heroino de la historio kiu rezultas sekreta filino de Karlo la 2-a de Hispanio; ĉar li ne povas realigi sian amon li denuncas ŝin al la Inkvizicio kiel sorĉistino kaŭzanta de la sorĉo kiun suferas la reĝo, fakte ŝia patro. Tiu teatraĵo kaj Guzmán el Bueno estis liaj plej gravaj sukcesoj.

Inter liaj komedioj, de stilo moratina, elstaras Cuidado con los novios (1826) kaj Un año después de la boda(1826), El día más feliz de la vida (1832), El entremetido (1838), Don Trifón, o Todo por el dinero (1841), Un amigo en calndelero (1843), El fanático por las comedias (1844) ktp.

Li verkis sukcesan lernolibron Manual de literatura española (1842-1844) devigan en la hispanaj mezlernejoj kiu enhavis antologion de elektitaj fragmentoj de la hispanaj klasikuloj; la naciismaj kaj eklektikaj ideoj de Gil y Zárate ludis gravan rolon en la formado de la kanono kiun poste konsolidos Manuel Milá y Fontanals kaj Marcelino Menéndez Pelayo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • De la instrucción pública en España (1855, 3 tomos, primera historia de la educación en España). Edición facsímil íntegra, Ed. Pentalfa, Oviedo, 1995.
  • Manual de literatura (1842-1844, muy reeditado y ampliado después)
  • Teatro antiguo y moderno (1841).
  • Introducción a la Historia moderna, Madrid, 1841.
  • Biografía de Don Manuel Bretón de los Herreros, Madrid, 1842.

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • Obras dramáticas, kun enkonduko de Eugenio de Ochoa, Parizo: Baudry, 1850.
  • Cuidado con los novios (1826)
  • Un año después de la boda (1826)
  • El día más feliz de la vida (1832)
  • Rodrigo, último rey de los godos
  • Blanca de Borbón (1835).
  • El entremetido (1838)
  • Rosamunda (1839).
  • La escuela de los viejos, (1839).
  • Don Trifón, o Todo por el dinero (1841)
  • ¡Atrás!, (1841)
  • Un casamiento sin amor (1841).
  • Un amigo en candelero (1843)
  • El fanático por las comedias (1844)
  • Don Álvaro de Luna (1840)
  • Masanielo (1841)
  • Un monarca y su privado (1841)
  • Guzmán el Bueno (1842)
  • Guillermo Tell (1843)
  • El Gran Capitán (1843)
  • La familia de Falkland (1843)
  • Cecilia la cieguecita (1843)
  • Carlos II, el Hechizado (1837)
  • Matilde o a un tiempo dama y esposa
  • Un monarca y un privado

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Diccionario biográfico del Trienio Liberal. Dirigido y redactado por Alberto Gil Novales. Madrid: El Museo Universal, 1991.

Ekŝteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]