Antonio Gramsci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antonio Gramsci

Antonio
Antonio Gramsci

Persona informo
Nomo Antonio Gramsci
Dato de naskiĝo 22-a de januaro 1891
Loko de naskiĝo Ales
Dato de morto 27-a de aprilo 1937
Loko de morto Romo
Okupo
Aĝo je morto 46
v  d  r
Information icon.svg

Antonio Gramsci [antonjo gramŝi] (naskiĝis la 22-an de januaro 1891 en Ales, mortis la 27-an de aprilo 1937 en Romo) estis itala politikisto, filozofo kaj verkisto

Je la 21-a de januaro 1921 li iĝis kunfondinto kaj kungvidanto de la Itala Komunisma Partio, ĝis lin malliberigis la tiama faŝista reĝimo.

En siaj verkoj li interalie studis problemojn pri kulturo kaj aŭtoritato, kio igas lin unu el la ĉefaj aŭtoroj de la marksisma skolo. Al la materiisma dialektiko li kontraŭmetas "filozofion de la praktiko"; lia koncepto pri "kultura hegemonio" kiel rimedo por povokapto en kapitalisma socio havis aparte gravan eĥon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Infaneco[redakti | redakti fonton]

Filo de Francesco (1860 - 1937) kaj Peppina Marcias (1861 - 1932), Antonio estis la kvara el iliaj sep infanoj. Francesco estis kondamnita la 27-an de oktobro 1900 je kvin jaroj da malliberejo. Sen monrimedoj, la familio pasigis kelkajn jarojn en mizero. Antonio vizitis la elementan lernejon ĝis la aĝo de 12 jaroj. Poste li eklaboris en oficejo por finance helpi sian familion, kiu ne havis sufiĉajn rimedojn por pagi liajn enskribiĝon en mezlernejo.

La 31an de januaro 1904, lia patro eliris el malliberejo, kaj ricevis sekretarian postenon en oficejo. Antonio tiam povis viziti mezlernejon en la apud urbeto Santu Lussurgiu; li ricevis la mezlernejan diplomon en 1908, kaj poste vizitis liceon en Cagliari, kie li loĝis kun sia frato Gennaro.

Dum sia militservo en Torino, Gennaro konvertiĝis al socialismo; Antonio tiam legis diversajn socialismajn librojn kaj revuojn, kaj ekde 1910, li kunlaboris en al la gazeto L'Unione Sarda, kiun gvidis unu el liaj instruistoj. Li brile diplomiĝis pri bakalaŭro.

En Torino[redakti | redakti fonton]

En 1911, ricevinte stipendion, li ekstudis filologion en la universitato de Torino. Tiam la aŭtomobila industrio amase instaliĝis en la regiono, kaj la firmaoj Fiat kaj Lancia dungis amason da laboristoj el la plej malriĉaj partoj de Italio. Kreiĝis multaj sindikatoj, kaj aperis multaj klaskonfliktoj. Gramsci partoprenis en socialismaj rondoj, kun multaj aliaj sardoj. Dum la somero de 1913, li aliĝis al la junulara federacio de la socialista partio, kaj al la Itala socialista partio la postan jaron. Ekde 1914 li skribis en socialismaj gazetoj kiel Il Grido del Popolo. Ĉar li interersiĝis pri ĉiuj aspektoj de la socia kaj politika vivo en Torino, li iĝis fama ĵurnalisto: ekde 1916, li kunlaboris al l'Avanti (organo de la torina sekcio de la socialisma partio), kaj tie prizorgis kulturan kaj politikan rubrikon.

Ekde 1915, li partoprenis en la politikaj bataloj, instruante la junajn laboristojn. Li partoprenis en la laborista ribelo de Torino en aŭgusto 1917, kiu fiaskis pro nesufiĉa organizado.

Kompartiano[redakti | redakti fonton]

Ekde 1919, li animis la sovetisman movadon, kiu proponis la kreon de laboristaj sovetoj en la entreprenoj. La saman jaron li estis inter la starigantoj de nova gazeto, L'Ordine Nuovo, kie li klarigis la neceson politike kaj kulture klerigi la laboristojn, reorganizi la italan socion kaj konstrui novan socialisman kulturon. Li opiniis, ke tio postulas transformon de la socialista partio. Necesus prepari ĝin al milito ĉar kiam komenciĝus la marŝado al revolucio, aŭ la partio kaptus la povon, aŭ la kapitalisma povo ĉiel klopodos perforte detrui ĉiujn laboristajn organizojn. Ĝenerala sekretario de la itala komunista partio tuj post ĝia kreo la 21-an de januaro 1921, li rapide iĝis ĝia intelekta referenco.

Li fondis la ĵurnalon L'Unità, kies unua numero aperis la 12-an de februaro 1924.

La 6-an de aprilo 1924 li estis elektita itala parlamentano.

Malliberulo[redakti | redakti fonton]

La tombo de Gramsci en Romo

En 1926 la faŝisma registaro nuligis ĉiujn opoziciajn partiojn kaj arestis ankaŭ Gramsci. En 1928 li estis kondamnita en politika proceso al 20 jaroj, 4 monatoj kaj 5 tagoj da mallibero. En la malliberejo li serioze malsaniĝis kaj en 1935 estis sendita al kliniko en Romo. La 21-an de aprilo 1937 li estis liberigita, sed mortis ses tagojn poste.

Ideoj[redakti | redakti fonton]

Gramsci skribis pli ol 30 kajerojn en karcero. Tiuj ĉi verkoj, konataj kiel "Malliberejaj kajeroj" (Quaderni del carcere), enhavas liajn pensojn pri la itala historio, pri la marksisma teorio, pri la kritikismo kaj pri lia eduka teorio.

  • La kultura hegemonio
  • La neceso kuraĝigi la aperon de intelektuloj devenantaj el la laborista klaso, kion li nomis "organikajn intelektulojn"
  • Laborista edukado
  • Distingo inter politika socio kaj civila socio
  • Absoluta historiismo
  • Kritiko de la ekonomia determinismo


  • Kritiko de la filozofia materiismo


Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

Oni diras, ke Gramsci estas inter la tri homoj, laŭ kiuj en ĉiu signifa itala urbo estas nomita strato (la aliaj du estas Giuseppe Garibaldi kaj Camillo Benso di Cavour).

Pri Esperanto[redakti | redakti fonton]

Antonio Gramsci reprenis la tezojn de Karl Kautsky kontraŭ internacia lingvo sed ĉi foje eksplicite kritikis kaj severe kondamnis Esperanton mem. Li opiniis, ke 'serioza' marksisto ne interesiĝu pri Esperanto ĉar Esperanto estas antaŭtempa, netaŭga kaj eĉ nebezona.

Ĝi estas antaŭtempa, ĉar Esperanto rilatas al utopioj de la pasinteco kaj ĝi celas jam nun solvi la problemon de la multlingveco, kio fakte estas utopia salto al malproksima estonteco. Ĝi estas netaŭga, ĉar Esperanto estas plene artefarita, do 'mekanika', ne havas historian tradicion, nek literaturon, nek subtilan esprimpovon kaj tial ĝi ne povas sukcesi. Ĝi estas nebezona, ĉar Gramsci vidas en la estonteco iun ekzistantan lingvon kiel 'venkinta' sed en la nuntempo rifuzas atribui al Esperanto eĉ nur rolon helpan; nebezona, plie, ĉar, same kiel Kautsky, Gramsci neglektas la aspirojn de la malgrandaj nacioj kaj, inspirita de intelektula elitismo, eĉ opinias ke la subaj popoltavoloj ne tiom bezonas internaciajn kontaktojn.

En julio 2008, la SAT eldona fako kooperativa de SAT eldonis kunlabore kun la itala asocio Arci Esperanto libreton pri tiu debato de 1918 ĉirkaŭ Esperanto en kiu vigle partoprenis Gramsci, titolitan La itala socialismo kaj esperanto.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La kanzono "Tiu ul’" (itale: Quello lí) de Claudio Lolli, kiu pritraktas la vivon de Gramsci, aperis en esperanta traduko sur la kasedo Horo da opozicio. Kiel tradukinto aperas "renato kun helpo de ĝuljo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]