Antonio Guinart

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-G

Antonio GUINART AGUILAR (/anTOnjo giNART agiLAR/), hispano: pastro katolika, prof. de modernaj lingvoj. Naskiĝis en la 4-a de septembro 1867 en Valencio. En 1900 vizitis lin en Valencio pioniro de Esperanto Augusto Jiménez Loira, por interesigi lin (redatoron de monaĥa revuo) pri Esperanto kaj lasis ĉe li pakaĵon da Esperantaĵo. Post multa ripetado de la vizitoj, kvazaŭ nur pro komplezemo, eklegis la paperojn kaj fariĝis fervora Esperantisto. Li aperigis ses artikolojn en sia revuo; poste verkis gramatikon kaj vortaron. Estis redatoro de La Suno Hispana, sekretario de Hispana Societo por Prop. de Esperanto. Bona oratoro kaj sukcesa kursgvidinto. Dum la Unua Nacia Kongreso de Esperanto 1923, oni enmetis marmoran ŝtonon ore gravuritan en la muron de la kolegio, kie estis la lulilo de Esperanto en Valencio.